Max Eastman

Max Eastman
Persona informo
Max Eastman
Naskiĝo 4-an de januaro 1883 (1883-01-04)
en Canandaigua
Morto 25-an de marto 1969 (1969-03-25) (86-jaraĝa)
en Briĝurbo
Religio ateismo vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Williams College
Universitato Kolumbio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patrino Annis Bertha Ford Eastman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Crystal Eastman Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Yvette Szekely (en) Traduki (1958–1969)
Eliena Krylenko (en) Traduki (1924–1956)
Ida Rauh (en) Traduki (1911–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo eseisto
poeto
ĵurnalisto
sufrageto
publikigisto
verkisto
literaturkritikisto
pacaktivisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Max Forrester EASTMAN (la 4an de januaro 1883, Canandaiga, Novjorko - la 25an de marto 1969 en Bridgetown, Barbado) estis usona ĵurnalisto, verkisto, poeto, literaturrecenzisto kaj radikala politika aktivulo. Origine socialisto, trotskisto kaj unu el la ĉefaj reprezentantoj de la Harlema renesanco, je la fino de sia vivo li iĝis kontraŭkomunisto [1].

Kiam li vizitis en Sovetunio de la aŭtuno de 1922 ĝis la somero de 1924, Eastman estis influita per la rivaleco inter Lev Trockij kaj Josif Stalin kaj la okazaĵoj kiuj kaŭzis la eventualan potenctransprenon de Stalin. Kiel atestanto de la granda elpurigo kaj la totalismo de Sovetunio, li iĝis tre kritika de stalinismo kaj poste de komunismo kaj socialismo ĝenerale.

Eastman restis ateisto kaj iĝis subtenanto de libermerkata ekonomiko kaj kontraŭkomunismo. Li skribis ofte por National Review kaj aliaj konservativaj gazetoj poste en la vivo, sed li ĉiam restis sendependa en sia pensado.

Vivo

Eastman studis ĉe kolegio Williams ĝis 1905 kaj du jarojn poste iris al Universitato Kolumbio kaj laboris tie kiel asistanto profesoro pri filozofio kaj psikologio ĝis 1911. Li vivis en Greenwich Village kun sia fratino Crystal Eastman. Li helpis fondi la asocion Vira Ligo por Virina Balotrajto en 1910 [2] [3].

Eastman iĝis esenca persono en la maldekstra komunumo de Greenwich Village [4] [5].

En 1913 li publikigis la studon Enjoyment of Poetry. En la sama jaro li iĝis verkisto por la revuo The Masses (La Mesoj), kiu pritraktis socialismajn filozofion kaj arton.

En 1918, The Masses kategoriiĝis sub la Spionado-Leĝo pasigita fare de la Kongreso en 1917. Eastman mem estis akuzita dufoje, sed malkondamnita ambaŭ fojojn [6]. Li kaj lia fratino fondis la revuon The Liberator (La Liberiganto) en 1919, kiu estis transprenita de la Usona Komunista Partio en 1924 post financaj problemoj. Eastman ne plu laboris por la revuo post tio.

Eastman komencis tutjaran vojaĝon al Sovetunio en 1923 por esplori kiel marksismo estus aplikita en praktikon. Tie li spertis la komencon de la potencbataloj, kiuj kulminis en la stalinismo. Post lia reveno, li skribis plurajn eseojn kiuj kritikis la sistemon de Sovetunio [7] [8].

Malgraŭ ĉi tiu kritiko, li restis al siaj maldekstraj ideoj. En Sovetunio li disvolvis amikecon kun Leon Trockij. Dum la ekzilo de Trockij en Meksiko, Eastman tradukis multajn el la verkoj de Trockij en la anglan. En 1938, Trockij kritikis Eastman en Your Morals and Ours [9].

Dum la 1930-aj jaroj li verkis kritikajn verkojn pri temoj en literaturo kaj zorgis pri kompletigo kaj publikigo de la dokumenta filmo From Tsar to Lenin, en kiu li prenis la rolon de rakontanto. Li estis edziĝinta al Elena Krylenko, fratino de la sovetia Popola Komisaro de Justeco Nikolaj Vasilyevich Krylenko.

En 1941, Eastman prirezignis siajn pli fruajn komunistajn kaj socialismajn ideojn. Li estis dungita fare de Reader's Digest tiun jaron kaj restis en tiu posteno por la cetero de lia vivo [10]. Li skribis artikolojn kritikajn de socialismo kaj komunismo kaj aktive apogis Joseph McCarthy [11]. Li poste publikigis kelkajn aŭtobiografiajn verkojn.

Verkaro

  • Enjoyment of Poetry, 1913. [1]
  • Child of the Amazons, and other Poems, 1913. [2]
  • Journalism Versus Art, 1916.[3]
  • Conscription for what? (The Masses, July 1917[12])
  • Colors of life; poems and songs and sonnets, 1918. [4]
  • The Sense of Humor, 1921. [5]
  • Leon Trotsky: The Portrait of a Youth, 1925
  • Since Lenin Died, 1925. [6]
  • Venture 1927
  • Marx and Lenin: The Science of Revolution, 1927.
  • The End of Socialism in Russia, 1928.
  • The Literary Mind: Its Place in an Age of Science, 1931.
  • Artists in Uniform: a Study of Literature and Bureaucratism, 1934.
  • Art and the Life of Action, 1934.
  • The Last Stand of Dialectic Materialism : A Study of Sidney Hook's Marxism. New York: Polemic Publishers, 1934.
  • Enjoyment of Laughter, 1936.
  • Stalin's Russia and the Crisis in Socialism, 1939.
  • Marxism: Is It a Science?, 1940.
  • Heroes I Have Known, 1942.
  • Enjoyment of Living, 1948.
  • Reflections on the Failure of Socialism, 1955. [7]
  • (1959) Great Companions: Critical Memoirs of Some Famous Friends. Farrar, Straus and Gudahy.
  • Love and Revolution: My Journey Through an Epoch, 1964.
  • Seven Kinds of Goodness, 1967

Referencoj

  1. Arnesen, Eric (Winter, 2018). "The Passions of Max Eastman." (el Retarkivo {{{1}}}) Dissent. Retrieved April 1, 2019.
  2. (July 2017) “Who Won Women's Suffrage? A Case for 'Mere Men'”, The Journal of the Gilded Age and Progressive Era (en) 16 (3), p. 347–367. doi:10.1017/S1537781417000081. 
  3. The Suffrage Cause and Bryn Mawr – More Speakers. Dedicated to the Cause: Bryn Mawr Women and the Right to Vote. Bryn Mawr College Library Special Collections. Arkivita el la originalo je October 19, 2018. Alirita April 16, 2015 .
  4. Eastman, Max. (1964) Love and Revolution: My Journey Through an Epoch. New York: Random House.
  5. John Patrick Diggins, Up From Communism, Columbia University Press, later, Harper & Row, 1975, pp. 17–73.
  6. Ronald Steel, Walter Lippmann and the American Century, Boston: Little, Brown, 1980, p. 124
  7. John Reed, Ten Days That Shook the World, Boni and Liveright, 1919; Max Eastman, Reflections on the Failure of Socialism, Devin-Adair, 1955, p. 10.
  8. Max Eastman, Reflections on the Failure of Socialism, "Biographical Introduction," pp. 9–17.
  9. Paul Le Blanc, Marx, Lenin and the Revolutionary Experience: Studies of Communism and Radicalism in an Age of Globalization, 2006, Routledge, p. 91.
  10. Diggins, Up From Communism, p. 485, fn. 43, 44, 46.
  11. Max Eastman (el Retarkivo {{{1}}}). Spartacus Educational.
  12. Max Eastman challenges conscription, In Instead of violence. Boston; Beacon Press (Arthur and Lila Weinberg Eds.), 1963, pp. 244–246.

Eksteraj ligiloj