Marniveloj ĉirkaŭ la mondo pliiĝas. Nuna marnivela pliiĝo eble efikas kontraŭ la homaj populacioj (ekz., tiuj vivantaj en marbordaj regionoj kaj sur insuloj, du konataj ekzemploj estas Kiribato kaj Florido)[1] kaj sur la natura medio (ekz., maraj ekosistemoj).[2]
Priskribo
Inter 1870 kaj 2004, tutmondaj mezaj marniveloj pliiĝis 195 mm.[3] De 1950 ĝis 2009, mezuradoj montras mezan ĉiujaran pliiĝon je marnivelo de 1.7 ± 0.3 mm je jaro, kie satelita informo montras pliiĝon de 3.3 ± 0.4 mm je jaro de 1993 ĝis 2009,[4] kun pli granda rapideco de pliiĝo ol antaŭe oni taksis.[5] Estas neklare ĉu la pliigita indico reflektas pliiĝon en la subesta longdaŭra tendenco.
Du ĉefaj faktoroj kontribuas al observita marnivela altiĝo.[6] La unua estas termika ampleksiĝo: ĉar oceana akvo varmigas, ĝi disetendiĝas.[7] La dua venas el la kontribuo de terbazita glacio pro pliiĝinta fandado. La plej grava stoko de akvo sur tero estas troviĝanta en glaĉeroj kaj glacitavoloj.
Marnivela altiĝo estas unu el pluraj linioj de indico kiuj apogas la vidon ke la klimato ĵus varmiĝis.[8] Estas tre verŝajne ke homofara (antropogena) varmiĝo kontribuis al la marnivela plialtiĝo observita en ĉi-lasta duono de la 20-a jarcento.[9] Kromaj efikoj kiel rezulto de marnivela pliiĝo estos pliigita risko de cunamoj, grandaj populacioj devos migri al pli sekuraj lokoj, perdo de kamparo, kaj severa damaĝo al urboj konstruitaj laŭ marbordaj strioj.
Oni supozas, ke marnivela pliiĝo daŭros dum jarcentoj. En 2007, la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (IPCC) projekciis ke dum la 21-a jarcento marnivelo pliiĝos pliajn 18 ĝis 59 cm, sed tiuj nombroj ne inkludas "necertecojn en klimat-karbona cikloreligoj nek ili inkludas la plenajn efikojn de ŝanĝoj en glitveterofluo".[10] Pli lastatempaj projekcioj taksitaj fare de la US National Research Council (Usona Nacia Esplora Konsilantaro) (2010) antaŭvidas eblan marnivelan pliiĝon dum la 21-a jarcento de inter 56 kaj 200 cm.
La marnivelo ne pliiĝos unuforme ie ajn sur la Tero kaj eĉ iomete falis en diversaj lokoj, ekzemple en Arkto. [11] Sur la temposkalo de jarcentoj al jarmiloj, la fandado de glitveteroj povis gvidi al eĉ pli alta marnivela pliiĝo. Parta deglaciejiĝo de la gronlandaglacitavolo, kaj eventuale de la okcidentantarkta glacitavolo, povus kontribui 4 ĝis 6 m aŭ pli al marnivela pliiĝo.
Gronlando
Ĵusa studo de la universitatoj de Leeds kaj Lankastero uzanta satelitan informaron, publikigita en la gazeto Nature indikas, ke en la lasta jardeko, 3,5 bilionoj de tunoj de glacio fandiĝis el la surfaco de Gronlando, egalvalora kvanto kiu kovrus la tutan areon de la Unuiĝinta Reĝlando per ĉirkaŭ 15 metroj de akvo el glacifandado. De 2011 ĝis 2020, la pliiĝo de la glacifando de Gronlando plialtigis la marnivelon en unu centimetro. Alia grava informo estas ke en la lastaj kvar jardekoj la fenomeno de la glacifandado en la insulo pliiĝis je ĉirkaŭ 21%, kaj iĝis 60% pli ŝanĝiĝema el unu somero al alia.[12]