Mélykút
Mélykút [mEjkUt], (kroate Melkut) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Jánoshalma. La loknomo signifas: profunda-puto. SituoMélykút situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Baja-Szeged, laŭ fervojo Baja-Kiskunfélegyháza, inter Bácsalmás kaj Jánoshalma. Tiu lasta urbo troviĝas 10, Bácsalmás 13, Baja 36, Subotica 48, Szeged 66, Kiskunfélegyháza 80, Kecskemét 97, Budapeŝto 170 km. HistorioLa unua mencio devenis el 1598, tiam la loĝantaro rifuĝis pro la turkoj. La vilaĝo refondiĝis en 1649. La iama grandvilaĝo urbiĝis en 2009. VidindaĵojLa romkatolika baroka Preĝejo Sankta Joakimo (Mélykút) konstruiĝis en 1763 kaj pligrandiĝis en 1901, la turo estas 25 m-ojn alta. La alia, pli nova preĝejo Elizabeto de Hungario (Mélykút) konstruiĝis en 1961. FamulojEn Mélykút naskiĝis: ĜemelkomunumoKomunumoj pri kút (= puto) en Hungara reĝlandoFontoj
Information related to Mélykút |