Suda Ebenaĵo, origine hungareDél-Alföld estas unu el la 7 regionoj de Hungario. Komence de 2019 en la statistika regiono vivis 1 237 101 loĝantoj[1] sur areo de 18 339 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 67 loĝantoj/km².
La regionoj (pli frue nekonataj en Hungario) estis kreitaj post la aliĝo de Eŭropa Unio. Ĝi estis postulo, sed ankaŭ nun la regionoj havas rolojn nur en la statistiko. Tiu landoparto estas jam historie agrikultura teritorio. Dum la socialismo aperis naftoputoj, tamen la industrio estas precipe prilaborado de la nutraĵoj.
Trafiko
Suda
ebenaĵo
Aŭtovojo kaj fervojo funkcias el Budapeŝto tra Kecskemét. Békéscsaba havas internacian trajnon inter Budapeŝto kaj Rumanio. Tiso estas navigebla, tamen ne profitanta.