Kiel 10-jaraĝa knabino estis la plej aĝa de trio da infanoj, kiuj estis laŭdire atestantoj de la revelacioj de Maria de majo ĝis oktobro 1917 en Fátima. Ilin akompanis kuzoj, gefratoj Francisko kaj Jacinta Marto.
Lucia Santos en 1925 eniris al kongregacio de fratulinoj de Sankta Doroteo en Vilar (Porto), kaj en 1948 laŭ speciala permeso de papo Pio la 12-a ŝi foriras la kongregacion kaj eniras al ordeno de la Plej Sankta Maria Virgulino de Monto Karmel en Coimbra. Ŝi akceptas ordenan nomon Maria Lucia de Jesuo kaj Senmakula Koro de Maria. En la jaroj 1925 kaj 1929 ŝi spertis laŭvicajn viziojn.
Lucia asertis, ke dum la revelacioj oni transdonis al ŝi sekretojn de Fátima, kies enhavo koncernis interalie baldaŭan morton de la du infanoj, vizion de la dua mondmilito kaj atencon kontraŭ papo Johano Paŭlo la 2-a. Ankaŭ estis esprimita peto por doni al Rusio la patronecon de la Senmakula Koro de Maria.
La 13-an de februaro 2008, dum la tria morto-datreveno de Lucia Santos, papo Benedikto la 16-a komencis ŝian beatigon, preterirante leĝon, kiu permesis tion fari plej frue post kvin jaroj de la morto.
The Fátima Network: Our Lady of Fátima Online a virtual library of well-researched information concerning Sister Lúcia and the Fátima apparitions sponsored by the Fátima Center and the International Fátima Rosary Crusade.