Louis Comfort TIFFANY (18a de Februaro, 1848 – 17a de Januaro, 1933) estis usona artisto kaj desegnisto kiu laboris en ornamaj artoj kaj estas plej bone konata pro sia laboro en vitraloj. Li estas la usona artisto plej ofte asocia kun la movadoj de Art Nouveau[1] kaj estetikismo. Li kunlaboris kun prestiĝa grupo de desegnistoj konataj kiel Associated Artists, inter kiuj Lockwood de Forest, Candace Wheeler, kaj Samuel Colman. Tiffany desegnis vitralajn fenestrojn kaj lampojn, vitrajn mozaikojn, blovovitron, ceramikon, juvelojn, emajlojn kaj metalaĵojn.[2] Li estis la unua dezajndirektoro de sia familia entrepreno, Tiffany & Co., fondita de sia patro Charles Lewis Tiffany.
Galerio
-
"Bazartago ekster la muregoj de Tanĝero", 1873
-
"Venecia" lampo, 1910-1920
-
Altaro por la Kvara Universalisma Societo
-
"Junulino inter floroj", vitralo, 1890
-
La arbo de la vivo
-
"Anĝelo de Resurekcio", 1904
Notoj
- ↑ Lander, David. "The Buyable Past: Quezal Glass" Arkivita la 20an de Aŭgusto, 2008, en Wayback Machine American Heritage (Aprilo/Majo 2006)
- ↑ Warmus, William. The Essential Louis Comfort Tiffany. New York: Abrams, 2001. pp. 5–8.