Vacchini kunlaboris kun alia arkitekto Luigi Snozzi inter 1962 kaj 1971.
Livio VACCHINI estas arkitekto kies projektoj respegulas ekstreman koheron inter temo kaj praktiko. Liaj inspirfontoj estas la modernismaj arkitektoj, interalie Auguste PERRET, Mies VAN DER ROHE kaj KAHN.
La ekstrema reduktado de strukturaj elementoj estas rimarkebla en ĉiuj liaj projektoj post 1990.
Kelkaj el liaj projektoj
Lido di Ascona, Tiĉino, Svislando, 1980 ĝis 1986
Piazza del Sole, Bellinzona, Tiĉino, 1981 ĝis 1998
L'ufficio dell'architetto (propra arkitektoburoo), Locarno, 1984 ĝis 1985
Ufficio postale (centra poŝtejo), Locarno, Tiĉino, 1988 ĝis 1995
Casa Aurora, Lugano, 1995
Palestra polivalente, (multfunkcia gimnastikejo), Losone, Tiĉino, 1990 ĝis 1997
Edificio amministrativo e commerciale Macconi (Macconi-konstruaĵo: komercejo kaj oficejo), Lugano, 1973 ĝis 1975, kaj alkonstruo en 2000