Tiu ĉi Listo de famaj bahaanoj enhavas homojn el diversaj epokoj, landoj kaj kulturaj medioj, kiuj bahaaniĝis kaj famiĝis pro religiaj, profesiaj aŭ artaj kialoj.
Bahaa Ortografio
|
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan: « Bahaa ortografio ».
|
Centraj Religiestroj
Aliaj Eminentuloj Religiaj
Familio de Bahá'u'lláh
Regantoj kaj Politikistoj
Arkitektoj kaj Sciencistoj
Artistoj
Muzikistoj kaj Kantistoj
Verkistoj kaj Poetoj
- Mírzá Abu'l-Faḍl-i-Gulpáygání (1844-1914) estis fama historiisto, kiu verkis librojn pri filozofio, religio kaj historio.
- Gholamreza Rouhani (1897-1985) estis irana poeto kaj verkisto.
- Burl Barer (n. 1947) estas usona verkisto kaj aŭtoro de la aventuroj de Simon Templar, kromnomita "la Sanktulo".
- Maya Kaathryn Bohnhoff (n. 1954) estas verkistino pri fantasto kaj sciencofikcio (vidu ankaŭ Bahaa Kredo en fikciaj verkoj).
- Barry Crump (1935-1996) estis novzelanda verkisto pri komikaj noveloj.
- John Esslemont (1874-1925) estis skota kuracisto, esperantisto, disĉiplo de 'Abdu'l-Baha kaj "Mano de la Afero de Dio". Li verkis la libron Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko, kiu estas la plej fama enkonduko al la Bahaa Kredo .
- Robert Hayden (1913-1980) estis usona poeto kaj enoficigita kiel ĉef-konsultanto pri poezio en la Librejo de la Usona Kongreso de 1976 ĝis 1978.
- Alain LeRoy Locke (1886-1954) estis afrikusona verkisto, filozofo kaj edukisto.
- Guy Murchie (1907-1997) estis filozofo, scienca verkisto kaj aviadisto. Li verkis librojn titolitajn "The Seven Mysteries of Life" kaj "Music of the Spheres."
- Bahíyyih Nakhjavaní estas persa universitatulino edukita en Okcidento kaj instruanta literaturon en Belgio. Ŝi verkis librojn akademiajn kaj fikciajn.
- Wellesley Tudor Pole (1884-1964) estis brita verkisto.
- TK Ralya - verkisto.
- William Sears (1911-1992) estis "Mano de la Afero de Dio" kaj usona verkisto de diversaj libroj religiaj.
- George Townshend (1876-1957) estis eminenta irlanda ekspastro kaj "Mano de la Afero de Dio", kiu verkis librojn historiajn kaj religiajn.
- Joseph Sheppherd verkis librojn akademiajn kaj fikciajn.
- André Brugiroux estas franca mondvojaĝulo, kiu naskiĝis la 11an de novembro 1937. Li estis vojaĝanta tra la tuta mondo dum pli ol 50 jaroj por diskonigi la bahaan kredon. Pri siaj vojaĝoj li verkis libron kaj filmon dokumentan La Terre n'est qu'un seul pays (la tero estas nur unu lando), kaj ankaŭ aliajn librojn pri la bahaa kredo.
Aktoroj kaj Komediistoj
Aliaj Artistoj
Sportistoj
- Luke McPharlin (n. 1981 estas profesia ludisto de "Aŭstrala Futbalo" en la teamo de le "Fremantle Dockers".
- Khalil Greene (n. 1979) estas profesia korbopilkisto de la usona teamo de la "San Diego Padres".
Edukistoj kaj Sociaktivuloj
Aliaj Diversaj
Babanoj
Tiu ĉi artikolo estas verkita surbaze de la anglalingvo Vikipedio-artikolo "List of Bahá'ís".
Eksteraj Ligiloj