Lisa Germaine Gerrard estas aŭstralia kantistino, kiu naskiĝis la 12-an de aprilo 1961 en Melbourne), membro de la grupo Dead Can Dance inter 1981 kaj 1998.
Lisa Gerrard kreskis en ĉirkaŭurbo de Prahran kun siaj Irlandaj gepatroj, tie ŝi ricevis influojn el grekaj, turkaj, Italaj, irlandaj kaj arabaj enmigrintoj. Tio havis gravajn influojn sur ŝia muziko, precipe en Dead Can Dance.
Ekde la foriro el Dead Can Dance Lisa Gerrard kantas sole. Ora Globo estis donita pro ŝia muziko en la filmo "Gladiator", skribita kunlabore kun Hans Zimmer.
Dum la aŭtuno 2007 Lisa Gerrard koncertis sola en pluraj landoj kiel Aŭstralio, Eŭropo kaj Nord-Ameriko. Ŝi kantas kiel aldistino.
Solulaj kaj kunlaboraj diskoj
- The Mirror Pool (1995, 4AD)
- Duality (kun Pieter Bourke, 1998, 4AD)
- kanzono Gortoz a ran, albumo Irvi (Denez Prigent, 2000)
- kanzono An Hini A Garan, albumo Sarac'h (Denez Prigent, 2003)
- Immortal Memory (kun Patrick Cassidy, 2004, 4AD)
- The Silver Tree (2006)
Kunlaboro al film-muziko
Originala muzik-Filmo
- Révélations (The Insider) (1999, Columbia-Sony)
- Gladiator (2000, Decca)
- Ali (2001, Universal)
- Whale Rider (2003, 4AD)
- Infidèle (Adrian Lyne, 2002).
- A Thousand Roads (2005, Wide Blue sky)
Vidu ankaŭ
Ligoj