De 1982 li laboris en la medicina fako de la usona Universitato de Ĉikago, laste kiel asista profesoro. Krom en la universitatoj de Krakovo kaj Ĉikago li instruis ankaŭ en Winthrop University en Rock Hill (Suda Karolino) kaj en DePaul University en Lake Forest (Ilinojo). En 1996 li eklaboris por la ŝtata jurmedicina servo de Ilinojo.
Privata vivo
Lia patro estas Kazimierz Kordylewski (astronomo) kaj patrino Jadwiga el la familio Pająk (ankaŭ astronomo), li havas du fratojn kaj unu fratinon (estinte la plej juna inter la gefratoj). Li estas edziĝinta al Anna de domo Wandzilak (doktoro pri biologio). Ili havas tri infanojn Marek, Jan kaj Maja.
Esperanto
Leszek Kordylewski eklernis Esperanton en 1958. En 1965 li gajnis la 1-an premion en la Oratora Konkurso en la 50-a UK en Tokio.[2] De 1968 ĝis 1971 li estis membro de la komitato de TEJO por Pola Esperanto-Junularo. Li estis la Prezidanto de Esperanto-Societo de Ĉikago ([3]) de la jaro 2011 ĝis 2017 kaj sur multaj kampoj li estis aktiva en la porEsperanta agado ([4]).
La 17an de decembro 2017 dum la Zamenhof-Festo la Eks-Prezidanto de Esperanto-Societo de Ĉikago d-ro habil. Leszek Kordylewski kun Ĝenerala Konsulo de Respubliko Pollando en Ĉikago Piotr Janicki inaŭguris la Zamenhof-ekspozicion okaze de la 100. datreveno de morto de Ludoviko Zamenhof (18 grandformataj afiŝoj). Tio okazis en la ĉefa vestiblo de la Biblioteko Robert Williams en la Nord-Orienta Universitato de Ilinojso en Ĉikago - vidu la foton ([5], [6]).