Leo Brouwer komencis gitarludon en la aĝo de 13 jaroj, inspirite de la aŭskultado de flamenko-muziko kaj subtenate de sia patro Juan Brouwer, kiu krom sia profesio kiel kuracisto ankaŭ mem amatore gitaris, kaj sia onklino Caridad Mezquida. Post la eksedziĝo de siaj gepatroj li alkreskis ĉe sia avino, per kiu li ekhavis kontakton kun sia fama praonklo Ernesto Lecuona.[1] Lia unua instruisto pri gitarludo estis ekde 1953 ĝis 1954 Isaac Nicola, kiu siaflanke estis lerninta de Emilio Pujol. Pli malfrue li studis ĉe la Konservatorio Carlos Alfredo Peyrellade en Havano.[4]
Unuaj komponaĵoj
Leo Brouwer tiel ellernis la tradician repertuaron de klasika gitaristo kaj havis en la aĝo de 17 jaroj sian unuan publikan prezentadon. Tiumomente jam evidentiĝis lia intereso pri kompozicio, kiun li komence alproprigis al si sininstrue. Al liaj unuaj verkoj apartenas Music kaj Suite el la jaro 1954. La komponaĵoj Preludio (1956) kaj Fuga No. 1 (1959) montras stilan influon de Béla Bartók kaj Igor Stravinski.
Pluan edukadon subtenatan per stipendioj li ricevis en Usono, kie li studis kompozicion[5] ĉe Lernejo Juilliard kaj ĉe la universitato je Hartford de 1959 ĝis 1960. Brouwer ankaŭ okupiĝis pri eksperimentemaj tendencoj. Tio ĉi evidentiĝas ekzemple je Elogio de la Danza (omaĝo de la danco), kiu kontraste al liaj pli fruaj komponaĵoj montras treege dissonan karakteron. Brouwer ankaŭ distanciĝis en ĉi tiu peco plejparte de kubaj ritmoj. La peco konsistas el du movimentoj: Lento kaj ritma Ostinato. Nun ĝi estas tutmonde unu el la plej popularaj pecoj por gitaro kaj dancisto.
Pluaj fazoj
En la sekva fazo ekestis komponaĵoj kiel Canticum kaj Concerto No. 1 for Guitar and Orchestra, en kiuj evidentiĝas lia okupiĝo pri seria muziko, dekdutonismo kaj modala muziko. Lin influis modernaj komponistoj kiel ekzemple Luigi Nono kaj Iannis Xenakis.
En 1970 Brouwer gitaris dum la unua prezentado de El Cimarrón. Rezital für vier Musiker de Hans Werner Henze kadre de la Festivalo de Berlino. Kune kun Morton Feldman li estis 1972 stipendiato de DAAD en Berlino.
La muziko el la tria fazo de lia verkado postlasas minimumisman impreson, kion Leo Brouwer mem priskribas kiel evoluo de modula sistemo. Al tio apartenas komponaĵoj kiel El Decameron Negro (1981) aŭ Hika „In Memorium Toru Takemitsu“ (1996).
Por la konkurso de la Internacia Gitarofestivalo je Esztergom en Hungarujo Leo Brouwer verkis la pecon Blue Skies and Smile, kiu li prezentis per Gitarorkestro Bálint Bakfark konsistanta el 200 gitaristoj.
Aliaj aktivecoj
krom tio li verkis teĥnikajn ekzercojn por gitaro, la Éstudios Sencillos, aktivis kiel muzikaranĝisto kaj komponis diversajn filmmuzikojn. Krom liaj komponaĵoj por gitaro li verkis ĉambromuzikon, ĥoraĵojn, modernan baleton, pecojn por blovmuzikistaroj same kiel ankaŭ orkestroverkojn.
Krom tio Leo Brouwer laboris de 1960 ĝis 1961 kiel vicmuzikdirektisto ĉe Radio Havano Kubo,[6] kiel profesoro pri kompozicio de 1961 ĝis 1967 ĉe la nacia konservatorio je Havano,[7] kiel muzika konsilanto por la kubaj radio kaj televido, estis membro de juĝantaroj dum diversaj muzikaj konkursoj, ricevis plurajn internaciajn premiojn, instruis ĉe la Akademie der Künste en Berlino kaj fariĝis en 1987 honormembro de Unesko. Tiamaniere jam antaŭe honoriĝis Yehudi Menuhin, Ravi Shankar kaj Herbert von Karajan.
Li estis fonda membro de la Kuba Instituto de Kinaj Arto kaj Industrio, kies muzikdirektoro li estas ekde 1969.[8] Tie ĉi li apartenis kune kun Silvio Rodríguez, Pablo Milanés, Sergio Vitier, al la Grupo pri Toneksperimentoj.[9] Li metis normojn en latinamerika filma kaj populara muziko. Brouwer mem komponis 60 pecojn, inter ili La última cena (La Lasta Vespermanĝo, 1976) sub reĝio de Tomás Gutiérrez Alea same kiel Like Water for Chocolate (1993) kaj A Walk in the Clouds (1995) de reĝisoro Alfonso Arau.[8]
Brouwer direktis orkestrojn sur la tuta mondo. Li ekzemple gastdirektis la Berlinajn Filharmoniistojn, la Reĝan Skotan Nacian Orkestron, la ĉambrorkestron de BBC, la Nacian Simfoniorkestron de Meksiko, simfoniorkestron de la itala radio RAI, la Filharmonian Orkestron de Lieĝo, la Orientbotnian Ĉambrorkestron de Suomujo kaj la Ŝtatan Simfoniorkestron de Istanbulo.[10] Li estris dek jarojn la Nacian Simfoniorkestron de Kubo kaj fondis resp. direktis de 1992 ĝis 2001 la Orkestron Kordovo en Hispanujo.[11]
Aprilon de 2003 Brouwer apartenis al aro da elstaraj kubaj kulturkreantoj, kiuj subskribis Publikan Leteron publikigita en la gazeto de la Kuba Komunisma Partio, Granma, kiu estis direktita al amikoj de Kubo en la tuta mondo kaj rifuzis kritikon el eksterlando pri la homrajta politiko de la kuba registaro kiel kontraŭkuba kalumnia kampanjo:[13] En la antaŭaj semajnoj la supera juĝejo de Kubo estis kondamninta post arestadondo nomata „Nigra Printempo“ 75 kritikajn ĵurnalistojn kaj homrajtistoj al longaj malliberecoj kaj ekzekutiginta tri junajn nigrulojn kubajn post la sensanga kaj fiaskinta provo de ŝipoforrabo.[14]
Hucky Eichelmann: Leo Brouwers „La Espiral Eterna“. Eine Analyse, nova giulianiad 3/84
Maurice J. Summerfield: The Classical Guitar. Its Evolution, Players and Personalities Since 1800. 5. Ausgabe, Ashley Mark Publishing Company, Newcastle upon Tyne 2002, ISBN 1-872639-51-8, pj. 70–73.
↑ 1,01,11,2Richard M. Juang, Noelle Anne Morrissette: Africa and the Americas. Culture, Politics, and History. Volumo 2, ABC-CLIO, 2008, ISBN 978-1-85109-441-7, S. 206.
↑William Luis: Culture and customs of Cuba. Greenwood Pub Group, 2001, ISBN 0-313-30433-5, p. 143.
↑Victor Coelho: The Cambridge companion to the guitar. Cambridge University Press, Kembriĝo 2003, ISBN 0-521-80192-3, p. 197.
↑Don Michael Randel: The Harvard biographical dictionary of music. Harvard University Press, Kembriĝo 1996, ISBN 0-674-37299-9, p. 111.
↑David M. Cummings, Melrose Press: International who’s who in music and musicians' directory. Routledge, Londono 2000, ISBN 0-948875-53-4, p. 84.
↑ 8,08,1Richard M. Juang, Noelle Anne Morrissette: Africa and the Americas. Culture, Politics, and History. Volumo 2, ABC-CLIO, 2008, ISBN 978-1-85109-441-7, p. 207.
↑Claudia Lightfoot: Havana. A Cultural and Literary Companion. Signal Books, Oxford 2002, ISBN 1-902669-33-9, p. 208.