Alma-Tadema estis la tria infano de la notarioPieter Tadema Jiltes kaj lia dua edzino Hinke Dirks Brouwer (la duonfratino de la unua edzino). Sian nomon Lourens Alma li ricevis laŭ sia baptopatro; poste li ŝanĝis sian nomon tiel ke Alma fariĝis parto de la familia nomo kaj sekve li aperis komence de ekspoziciaj katalogoj.[1].
La patro mortis jam en 1840, kiam la infano estis 4-jara, kaj Lourens kaj li ricevis kuratoron. 16 jarojn aĝa, Alma-Tadema en 1852 venis al Antverpeno kaj tie en la Akademio de Artoj iĝis studento de Gustave Wappers. Laŭ ties rekomendo li poste povis iĝi la asistanto de la pentristo Henri Leys. En 1859 Alma-Tadema helpis al Leys en la dekoracio de la urbodomo de Antverpeno. La venontajn jarojn Alma-Tadema jam laboris kiel sendependa artisto, sed plurfoje ree iĝis studento en la studioj de Josephus Laurentius Dyckmans aŭ Gustave Wappers.
En 1863 Alma-Tadema en Antverpeno edziĝis al la francino Pauline Gressin, kaj vivis kun ŝi ĝis ŝia morto en 1869 en Bruselo. En 1864 pentraĵo de foton estis premiita en ekspozicio de la Pentrosalono de Parizo. En la Universala Ekspozicio de Parizo de 1867 lia montrataj verkaĵoj ankaŭ estis premiitaj.
Kun liaj du filinoj Laurence kaj Anna, Alma-Tadema en 1870 translokiĝis al Londono kaj sin dediĉis en la sekvaj jaroj de historia pentrado, aparte de scenoj el la antikva epoko. En 1871 li en Londono edziĝis al Laura Theresa Epps, kiu venis de familio de artistoj kaj je la nomo Laura Theresa Alma-Tadema ankaŭ iĝis konata pentristino. Reĝino Viktoria, kiu alte estimis lin, en 1873 donis al li daŭran rajton de loĝado en Britio, interalie por permesi al li esti elektata kiel membro de la Reĝa Akademio de Artoj. En 1876 li iĝis asociita, kaj tri jarojn poste ordinara membro. La prestiĝa galerio Grosvenor en Londono honorigis lin per bone akceptita ekspozicio. Por marki la 81-a naskiĝtagon de Reĝino Viktorio en 1899, li estis nobeligita.
Je la aĝo de 76 jaroj Sir Lawrence Alma-Tadema mortis la 25-an de junio 1912 en Wiesbaden kaj poste estis enterigita en la Katedralo Sankta Paŭlo de Londono.
Liaj bildoj de la viktoriana epoko karakteriziĝas per granda detalemo kiu jam dumvive igis lin esti aprezata kiel unu el la grandaj pentristoj de Britio. La artaj akademioj de Berlino, Munkeno, Madrido kaj Vieno ornamis sin per lia membreco.