Laura Bassi (Bolonjo 1711 - Bolonjo 1778) estis filozofo, profesoro kaj itala sciencisto. Ŝi estis la dua premiita virino de Italio post la venecia Elena Lucrezia Cornaro, la unua kiu entreprenis akademian sciencan karieron kaj la unua en la tuta mondo kiu ricevis universitatan katedron.
Biografio
Laura estis mir-infano, ricevis instruadon pri matematiko, filozofio, anatomio, natura historio kaj lingvoj de Gaetano Tacconi, Profesoro de Medicino en la Bolonja Universitato. Bassi disvolvigis sian intereson por la scienco kaj estis instigata de sia familio kaj amikoj, inter ili la Kardinalo Prospero Lambertini (estonta papo Benedikto la 14-a), por serĉi akademian postenon.[1]
Ŝi diplomiĝis en 1732, akiris postenon kiel profesoro de filozofio en la universitato kaj iĝis ano de la Bolonja Akademio de Sciencoj. En 1738 ŝia geedziĝo kun la kuracisto kaj fizikisto Giuseppe Veratti, kun kiu ŝi havis dek du idojn, kiu faciligis ŝian profesian karieron. Kiel virino, ŝi stumblis pro multnombraj malfacilaĵoj. Ekzemple, ŝi povis celebri publikajn prelegojn nur kun la konsento de la Senato. En 1749, por mildigi ĉi malfacilaĵojn, ŝi inaŭguris privatan laboratorion kiu famiĝis en tuta Eŭropo kaj gastigis renomajn sciencistojn kaj junulojn kiuj iĝus poste famaj. Nur en 1776 la Senato de Bolonjo koncedis al ŝi la katedron pri eksperimenta fiziko en la Instituto de Sciencoj.
Honoroj
Kratero de la planedo Venuso estis baptita Bassi honore al ŝi.
Referencoj
Eksteraj ligiloj