La urbeto La Neuveville situas ĉe la sudokcidenta bordo de la Lago de Bielo ĉe la nordorienta piedo de la monto Chasseral, kiu apartenas al la Ĵurasa montaro. Al la komunumo apartenas krom la urbeto mem ankaŭ la vilaĝo Chavannes (germane Schafis) kaj diversaj izolitaj bienoj.
La urbeto situas ankaŭ ĉe la svisa aŭtovojo A5, al kiu ĝi posedas propran alveturejon. La parto inter La Neuveville kaj Bielo ankoraŭ estas en konstruo (stato decembro 2009).
Historio
La unua dokumenta mencio de La Neuveville datiĝas el la jaro 1314 kiel Nova-villa.
Okaze de elfosoj ĉe la Blanka Preĝejo oni malkovris restaĵojn de setlejoj el la bronzepoko. Tomboj indikas pri la ekzisto de preĝejo en la karola epoko. En la jaro 999 la regiono de La Neuville per donaco de la Abatejo Moutier-Grandval, kiu sur la teritorio de la hodiaŭa La Neuville posedis plurajn bienoj, fariĝis havaĵo de la Princabatejo Bazelo. Inter la jaroj 1283 ĝis 1288 la princabato Henriko de Isny konstruigis super la hodiaŭa urbo la kastelon Schlossberg, kiel defendilo kontraŭ la princlando Neŭŝatelo. En la jaro 1310 la princabato Gérard de Vuippens pro la samaj motivoj fondis al urbeton. Ĝis la konkero fare de la Francoj la urbeto estis voktejĉefurbo de la Princepiskopejo Bazelo. Tiam la urbeto dum mallonga tempo de 1797 ĝis 1800 estis la ĉefurbo de la franca departemento Mont Terrible, de 1800 ĝis 1813 ĝi apartenis al la franca departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la urbeto de la Viena Kongreso estis atribuita al la Kantono Berno kaj fariĝis tiel parto de Svislando. Ĝis la jaro 1846 la urbeto apartenis al la berna distrikto Erlach. Ek de 1846 ĝi estas ĉefloko de la tiam kreita franclingva distrikto La Neuveville.