Vinifuni estas funikularo super Lago de Bielo. La linio kondukas de Ligerz (Talstation) je 437 m al Prêles je 820 m sur altebenaĵo Tessenberg, parto de la Ĵurasa montaro. La linio havas longon de 1 198 m kun diferenco de alteco de 383 m kaj maksimuma deklivo de 40%.
Duoninsulo Sankt-Petro-Insulo
Ĉe la suda flanko de la lago situas la duoninsulo Sankt-Petro-Insulo, kiu estas konata, ĉar sur ĝi dum pluraj semajnoj restadis la konata verkisto kaj pedagogo Jean-Jacques Rousseau.