La Libro de la Spiritoj (franclingve Le Livre des Esprits) estas la unua spiritisma verko. Ĝi aperis en la 18-a de aprilo1857, en Parizo, en la franca lingvo, fare de Allan Kardec, pseŭdonimo de la franca edukisto Hippolyte Leon Denizard Rivail (1804-1869). La unua eldono konsistis el 501 demandoj, dividitaj je tri partoj. En marto 1860 la Spiritisma Revuo anoncis la disvendon de la dua eldono, tute refandita kaj ampleksigita, enhavanta 1019 demandojn, dividitajn je kvar partoj. Tiu eldono fariĝis definitiva.[1]
La Libro de la Spiritoj (franclingve Le Livre des Esprits).
Aŭtoro
Allan Kardec.
Tradukinto
Porto Carreiro Neto (el la franca).
Dato
la 18-an de aprilo 1857 (unue publikigita franclingve), la 31an de januaro 1943 (Esperantigita), 1946 (1a eldono en Esperanto), novembro 1989 (2a eldono). Ĝi atingis la 3an eldonon en Esperanto.
La Libro de la Spiritoj estas dividita je kvar partoj, krom la enkonduko (de Allan Kardec), la antaŭparolo (de iuj spiritoj) kaj prezento farita de la tradukinto.
„ Niaj amikoj en Brazilo per publika konkurso strebis al perfekta traduko de fama libro, kiun ili alte taksas. Ĉi tiu, la premiita traduko, estas en Esperanta teksto klara, nekomplika, kaj flua —vera klasikaĵo. La volumo estas bone presita sur dika papero, ĉiurilate la verko estas unu pri kiu nia movado povas fieri.
La ĉefa parto konsistas el pli ol mil demandoj pri la naturo kaj celo de vivo, faritaj de Allen Kardec, Franca sciencisto kaj filozofo. Li diras (p. 109) “La unua kondiĉo de doktrino estas ĝia logikeco”, kaj liaj ankoraŭ aktualaj demandoj celas logike esplori la faktojn pri vivado antaŭnaskiĝa, nuna, kaj postmorta. La respondoj estas donitaj de spiritaj komunikantoj dum seancoj, ĉirkaŭ la jaro 1855.
La libro mem parolu. “La instruado de la spiritoj estas eminente kristana, ĉar ĝi apogas sin sur senmorteco de la animo, sur la estontaj suferoj kaj rekompencoj, sur la justeco de Dio, sur la libera volo de homo, kaj sur la moralo de la Kristo ; tiu instruado ne estas do kontraŭreligia” (164). Tamen, la vorto “kristana” inkluzivas ankaŭ pluajn dogmojn.
Konforme al la homaranisma idealo ni legas (161) : “La spiritisma doktrino ampleksas pli vastajn horizontojn : por ĝi ne ekzistas pluraj specoj de homoj ; ekzistas nur homoj, kies spiritoj estas pli aŭ malpli progresintaj, sed povantaj antaŭenpaŝi.” (531) “La bonaj spiritoj predikas nur unuiĝon kaj arnon al la proksimulo". (398) “Materialismo estas unu el la kanceroj de la socio." (451) “Egoismo estas fonto de ĉiuj malvirtoj.” Tio estas la morala bazo de la instruado.
Sed ĉia agado de la spirito estas traktata en la libro, kaj ĝi ebligas videti la grandan planon kaj leĝaron de la universo. Legante, ekzemple, pri la konsterniteco sekvanta la morton ĉe iu nescianta pri postmortaj cirkonstancoj (128-130) —tiel trafe konfirmita en jus eldonita verko de Aerĉefmarŝalo Lordo Dowding —oni konstatas, ke le [tiel] temo ja indas studon. Tiurilate, bonega konsilo estas (164) “ne devas esti blinde akceptata ĉio, kio venas de la spiritoj". Studante la libron, memoru, ke la fina vorto pri tiu senlima temo neniam estos verkita. Tamen ne malatentu ĝian peton (513) : “ĝin serioze leginte, diru, el la fundo de via animo kaj konscienco, ĉu vi tie trovas ion mokindan". ”
↑Laǔ la libro Historia kaj Doktrina Panoramo de la Spiritisma Kodigado, publikigita en Brazilo, en 2007, memeldono de Urba Spiritisma Alianco de Uberlândia