La kurkumo (latine: curcuma longa) botanike apartenas al la zingibracoj (Zingiberaceae). Ĝi havas sian originon en Suda Azio.
En la kuirarto uzatas la rizomo de la planto. Kurkumo fajnigas ĉefe rizon, ovaĵojn, mustardon, supojn kaj saŭcojn. Ĝi estas grava aldonaĵo por kareo. Manĝaĵoj spicitaj per kurkumo havas belan flavan koloron.
En natura kuracado kurkumo havas virton kontraŭ:
Kurkumino aŭ C21H20O6 estas ruĝa-flava solidaĵo trovata en la plantoj de la familio de la kurkumo. Ĝi apartenas al la familio de la zingibro kaj estas uzata kiel herbo-suplemento, en kosmetikaĵoj, kaj en la nutroindustrio kiel nutrogustigilo kaj nutrokolorigaĵo. Kemie, ĝi estas "duarila-heptanoido", apartenanta al la grupo de la "kurkuminoidoj", kiuj estas naturaj fenoloj respondecaj pri la oranĝa-flava koloro de la kurkumo.