Kruibeke limas kun la municipoj Zwijndrecht, Temse kaj Beveren. En 1977 ekestis la nuntempa Kruibeke pro kuniĝo de 3 vilaĝoj, nome: Kruibeke (6 862 enloĝantoj, 14,5 km²), Bazel (4 967 loĝ., 17 km²) kaj Rupelmonde (2 906 loĝ., 1,9 km²).
La municipo ekhavos grandan inundejon kun surfaco de proksimume 6 km² kiu sekurigos la malaltajn terenojn pli sude ĉe la bordo de la rivero Skeldo.