Oosterzele (nederlande, proksimuma prononco [O:st'rz:le]) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio. Komence de januaro 2016 la municipo havis 13 545 loĝantojn.
Ekde 1977, la municipoj Balegem, Gijzenzele, Landskouter, Moortsele kaj Scheldewindeke apartenas al Oosterzele.
La fervojo Geraardsbergen-Zottegem-Gent transiras la municipon kaj estas kvar stacidomoj.
Ili estas de la nordo al la sudo en Landskouter, Moortsele, Scheldewindeke kaj en Balegem.