Konstantin Nikolajeviĉ Romanov (ruse Константин Николаевич; naskiĝinta la 21-an de julio 1827 en Sankt-Peterburgo, mortinta la 25-an de januaro 1892 en Pavlovsk) estis rusa grandduko kaj mararmeisto.
Vivo
La dua filo de caro Nikolao la 1-a frue ekokupiĝis pri maraj aferoj kaj iĝis en 1853 estro de la ministerio pri mararmeaĵoj. Poste li avanciĝis je gvidanto de la 20-a flotekiparo. Dum la Krimea milito li estradis en la Balta Maro. Post la morto de Nikolao li reklamis en la funkcio de parlamentestro por liberalaj reformoj. En la 11.6.1862 li iĝis guberniestro (namiestnik) en Pollando por antaŭenpuŝi, kune kun Wielopolski, reformojn bremsitajn post la Novembraj ribeloj. Sed jam la tagon de la alveno (3-a de julio) en Varsovio li vunditis dum atenco. En 1863 ekis longe preparita ribelo kaj en la 25.8. Konstantin revenis al Ruslando. Lin anstataŭis en la 31.10. generalo Berg.
Caro Aleksandro la 3-a demisiigis lin en 1882 de ĉiuj postenoj pro troa emo de liberalaj ideoj.
Privataĵoj
Lia instruisto estis la germano August Theodor von Grimm. Konstantin edziĝis en 1848 al princino Alexandra de Saksio-Altenburg, kun kiu li havis ses infanojn: Nikolaus (*1850; li iĝis neniismulo kaj ekziliĝis), Olga (*1851; edzino de la greka reĝo Georgo la 1-a), Vera (*1854; edzino de duko Eugen von Württemberg), Konstantin (*1858; edzo de princino Elisabeth von Sachsen-Altenburg, verkisto kaj akademiestro), Dmitri (*1860); Vjaĉeslav (*1862).
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 11. Leipzig 1907, p. 420, kio povas releĝi tie ĉi interrete.