Komárom-Esztergom (pron. koma'rom-estergom) estas mezgranda administra unuo nord-okcidente en Hungario. Ĝi najbaras norde al Slovakio, oriente al dep. Pest, sude al dep. Fejér kaj Veszprém, okcidente al Győr-Moson-Sopron.
Urboj de la departemento, samtempe subregionaj centroj
Tatabánya estas ankaŭ departementejo kune kun departementa rajto. Departementejo de departemento Komárom-Esztergom estas nek Komárom, nek Esztergom, ili estas iamaj departementejoj.