Komunumaro Arguenon - Hunaudaye estas eksa franca komunumaro, situanta en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio. Ĝi ekzistis inter 1993 kaj 2016.
Historio
La 24-an de decembro 1992, la komunumaro Arguenon - Hunaudaye estis kreita kaj konsistis el 6 komunumoj. La 1-an de januaro 2017, la komunumaro Arguenon - Hunaudaye kaj apudaj komunumoj kuniĝis por naski la "komunumaron Lamballe Terre et Mer".
Konsisto
Ĝi konsistis el 6 komunumoj :
- Dolo (Côtes-d'Armor)
- Jugon-les-Lacs
- Plédéliac
- Plénée-Jugon
- Plestan
- Tramain
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj