Kitzingen estas historia urbo en Germanio, konata aparte pro produktado de blanka vino. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Kitzingen kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 22 945 loĝantojn. Sur la urba teritorio troviĝas baraĵo kaj kluzo de la Majno. La urbo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Kitzingen: ĝi plenumas servojn por la ĉirkaŭaj neurbaj komunumoj Albertshofen, Biebelried, Buchbrunn, Mainstockheim kaj Sulzfeld am Main, sed ne mem apartenas al la komunumaro.