Ĉi tiu artikolo temas pri sudamerika lingvaro kun ca 9'000'000 parolantoj. Por pli limigita lingvo kun ca 450'000 parolantoj rigardu la paĝon Kiĉua lingvo.
La keĉua (keĉueqhichwa aŭ runa simi, hispanequechua) estas familio de lingvoj parolataj en Sudameriko, precipe en Peruo, Ekvadoro kaj Bolivio. La vorto keĉua ofte aludas iun el la pluraj lingvoj de la keĉua familio. La plej konata formo de keĉua estas de Kusko, Peruo. Kun pli ol 11 milionoj da parolantoj, la keĉua havas pli grandan parolantaron ol ĉiu alia indiana lingvo. Ĝi verŝajne, sed ne certe, estas parenco de la ajmara, kiu ankaŭ parolatas en Bolivio kaj Peruo.
La klasika keĉua lingvo venas de la popolo keĉua, kiu estis parto de la Inkaa Imperio.
origino:Andoj fonto de la vortoj:gaŭĉo, inkao, kajmano, kinino, kokaino, k.a.
La keĉua havas nur tri vokalojn: /i/, /a/, kaj /u/, laŭ la "klasika araba triangulo". Ĝi sonas same kiel tiuj de Esperanto; tamen, kiam la malvastaj vokaloj "a", "i" kaj "u" aperas apud la postvelaj konsonantoj /q/, /q'/, kaj /qh/, ili iĝas pli similaj al /A//e/ kaj /o/.
La konsonantaro ŝajnas stranga laŭ hindeŭroplingvanoj. Neniu plozivo kaj neniu frikativo estas voĉa. Ŝajnus ke mankus fonemoj. Tamen, en pluraj dialektoj keĉuaj, ĉiu plozivo povas havi ĝis tri formojn: simplan, kun glota fermo, kaj kun plia spiro. Ekzemple:
simpla glota fermo plia spiro
p p' ph
t t' th
k k' kh
q q' qh
ch ch' chh
Keĉuaj vortoj
La dialektoj de la hispana en Peruo kaj Bolivio havas multajn keĉuajn vortojn. Eĉ Esperanto havas plurajn. Jen iom da ili: