Kariba pino
|
|
Pinus caribaea bahamensis
|
Biologia klasado
|
|
|
Pinus caribaea Morelet
|
Konserva statuso
|
|
|
Sinonimoj
|
Pinus hondurensis Sénéclauze (but see text)
|
Aliaj Vikimediaj projektoj
|
|
|
|
La kariba pino (Pinus caribaea) estas pino el la subgenro Pinus (la tiel nomataj malmolaj pinoj), indiĝena en Mezameriko, Kubo, Bahamoj, kaj Turkoj kaj Kajkoj. Ĝi hejmas en la tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj, kiuj inkludas kaj malaltaĵajn savanojn kaj montarbarojn. Arbaraj incendioj ludas gravan rolon kondiĉigante la arealon de tiu specio, kiel estis raportite ke tiu arbo regeneriĝas rapide kaj ofensive, anstataŭigante angiospermajn arbojn [1]. En zonoj ne kondiĉigitaj de periodaj fajroj, la sukcesio daŭras kaj tropika arbaro denove prosperas.
Varioj
Tiu neotropisa specio havas tri apartajn variojn, unu tre aparta kaj traktita kiel apartan specion far kelkaj aŭtoroj :
La kariba pino estas tre parenca al la Eliot-pino [2].
Konservado
Dum la specio kiel tutaĵo ne estas minacata [3], la tipa vario de Kubo rimarkeble estas malprogresinta pro senarbarigo kaj estas nuntempe konsiderata kiel endanĝerigata specio fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN).
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ angle Vázquez-Yanes, C., A. I. Batis Muñoz, M. I. Alcocer Silva, M. Gual Díaz y C. Sánchez Dirzo (1999). Árboles y arbustos potencialmente valiosos para la restauración ecológica y la reforestación. (PDF). Alirita 2002 .
- ↑ france Debazac, E.F. 1964 : Manuel des Conifères, Ecole Nationale des Eaux et Forêts, Nancy, 172 p., p.106
- ↑ Ĝi estas plantata ekster sia natura arealo en diversaj varmaj regionoj, ekzemple en Fiĝioj.
Eksteraj ligiloj