Oni trovis arkeologiaĵojn jam el la kuprepoko en la nunaj kampoj. En la 13-a jarcentokumanoj ricevis permeson loĝadi tie. La komunumo iĝis centro de kumanoj, sed la loknomo aperis unuafoje nur en 1506 en formo Karcagújszállás (=Karcag-nova-tranoktejo), kiu aludas tion, ke ĝi estis refondita. Dum dominado de la turkoj la komunumo kelkfoje estis detruita. Post fino de turka erao la Habsburgoj ne agnoskis iaman aŭtonomion de kumanoj, tial la loĝantoj iĝis servutuloj. Karcag iĝis kampurbo kaj ĝis la nuno ĉirkaŭe situas multe da solaj farmodomoj.