En Karcag ĉirkaŭ 1848 komencis loĝi judoj. Ili formis eklezian grupon en 1855. Iam estis konstruita preĝdomo, la nun videbla sinagogo estis konstruita en la jaroj 1898 kaj 1899 en la sama loko. La grupo havis ankaŭ lernejon kun 3 lernoĉambroj apude ekde 1866. Dum la holokaŭsto martiriĝis 448 homoj, pli, ol la duono de judoj en Karcag. Poste en la sinagogo okazis diservoj nur en la gravaj festoj. Tamen la grupo zorgas kaj pri la sinagogo kaj pli la juda tombejo. La iama juda lernejo jam neniiĝis.
Konstruaĵo
La sinagogo situas en korto ĉe stratangulo. La fasado estas simetria, meze estas la ĉefenirejo, apude po unu enirejoj. La konstruaĵo konsistas el du partoj, antaŭ la etaĝa ĉefkonstruaĵo estas videbla triopa reliefanta antaŭkonstruaĵo. La meza parto estas etaĝa, la apudaj 2 teretaĝaj kaj iomete reliefas malpli, ol la meza parto. Plejparto de la fenestroj similas al simbolaj homfiguroj. Interne en 3 flankoj galerioj etendiĝas, kiujn ferkolonoj tenas.