K. R. Narayanan

K. R. Narayanan
Persona informo
കോച്ചേരില്‍ രാമന്‍ നാരായണന
Naskiĝo 27-an de oktobro 1920 (1920-10-27)
en Uzhavoor
Morto 9-an de novembro 2005 (2005-11-09) (85-jaraĝa)
en Nov-Delhio
Mortis per Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio hinduismo vd
Lingvoj malajala vd
Ŝtataneco Barato (1950–)
Dominio de Barato (1947–1950)
Brita Raĝo (–1947) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Keralo
Londona Lernejo de Ekonomiko
University College Thiruvananthapuram (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Barata Nacia Kongreso Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo K. R. Narayanan
Familio
Edz(in)o Usha Narayanan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Chitra Narayanan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
diplomato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kocheril Raman Narayanan (hindie कोचेरिल रामन नारायनन; malajale കോച്ചേരില്‍ രാമന്‍ നാരായണന്‍; la 27-an de novembro ‏ 1920 - la 9-an de novembro 2005) estis la deka prezidanto de Barato, la unua en tiu posteno de ŝtatestro kiu devenas de la pli malalta klaso de Dalitoj.

Vivo

Junaĝe li gajnis stipendion subvenciitan de la registaro. Post diplomiĝo ĉe la Universitato de Keralo, li laboris kiel ĵurnalisto por The Hindu (1944-1945) kaj Times of India (en 1945). Baldaŭ li gajnis alian stipendion kaj forlasis Hindion por studi en la Londona lernejo de Ekonomiko, kie li gajnis unuaklasajn akademiajn honorojn.

Kariero

Li komencis sian politikan karieron en Barato kiel membro de la barata Eksterlanda Servo dum la administrado de Jawaharlal Nehru. Li ankaŭ funkciis kiel la ambasadoro de Barato al Japanio, Britio, Tajlando, Turkio, Ĉinio kaj Usono kaj estis priskribita fare de Nehru kiel "la plej bona diplomato en la lando" [1]. Li estis elektita kiel la Vicprezidanto la 21an de aŭgusto 1992 kaj daŭriĝis por iĝi la Prezidanto de Barato en 1997 [2].

Biografioj

  • Sita Ram Sharma: K. R. Narayanan: Just the President of India, Sublime Publications, 1998. (ISBN 8185809232)
  • Darshan Singh: K. R. Narayanan: A journey from Uzhavoor to Raisina Hills, United Children's Movement, 1999.
  • Eby J. Jose: K.R.Narayanan Bharathathinte Suryathejassu, It is written in Malayalam, in the mother tongue of K.R. Narayanan, published by Jeevan Books, Bharananganam, 2006

Referencoj