Károly Andreetti [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andreetti Károly estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto, parlamentano.
Károly Andreetti [1] Arkivigite je 2018-03-14 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 22-an de marto 1878 en Sóskút, li mortis la 8-an de majo 1949 en Budapeŝto.
Biografio
Károly Andreetti devenis el itala familio. Li frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris arkitektan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1900. Lia plej grava instruisto estis Frigyes Schulek. Post siaj studoj li estis privata arkitekto, tiutempe li kelkfoje studvoĝis en eksterlando. Li longe luis kalkominejon en Sóskút, kiu donis financan helpon. Dum la 1-a mondmilito li batalis, en 1915 li ekinstruis en la Reĝa Hungara Belarta Altlernejo. En la studjaro 1931 li estis nomumita rektoro. Inter 1931-1935 li estis parlamenta deputito, inter 1938-1943 li estis senatano. Li pensiuliĝis en 1944 kaj li redonis la minejon al la ŝtato. Li parolis germane, france, slovake, hungare, itale.
Lia monumento
- Hősi emlék (1931, Sóskút) [2]
Memorigiloj
- lernejo de Sóskút prenis la nomon "Andreetti Károly" [3]
Fontoj