Jürgen MÖLLER (naskiĝinta la 27-an de aŭgusto1959 en Gotao) estas germana historiisto. Esplorfokusoj liaj estas la periodo de la lastaj militmonatoj en 1944/45 kaj la liberiĝo de Meza Germanujo fare de la Usona Armeo.
Vivo kaj agado
Post profesia trejniĝo kun eblo trapasi abiturientan ekzamenon, li estis inter 1979 kaj 2014 oficiro ĉe Nacia Popolarmeo kaj Bundeswehr. Jam komence de la 1990-a jaroj li ekesploris pri la lastaj monatoj de la Dua Mondmilito publikigonte aferojn inter 2003 kaj 2007 je Arps-eldonejo en Weißenfels. Post pensiiĝo en 2014 li dediĉis sin tute al armea historio helpante i.a. klarigi raportojn de fruaj damaĝoj kaŭzitaj per armiloj.
De 2010 li eldonigis siajn verkojn pri la okupiĝo de mezgermanaj teritorioj fare de la usonanoj ene de la dokumentada serio Das Kriegsende in Mitteldeutschland 1945 ĉe eldonejo Rockstuhl en Bad Langensalza. Rezultojn siajn li flegas prezenti publike per prelegoj. Liaj fakkonoj petatas ankaŭ fare de farantoj de televidaĵoj pri la historio de Meza Germanujo.[1] Möller serĉadas en arkivoj de la tuta mondo: li famiĝis eltrovante la nomon de la lasta falinta soldato de la mondmilito, inspirite de foto de Robert CapaLast man to die. Temis pri la usona soldato Raymond J. Bowman mortigite fare de germana kaŝpafisto, dume li staris sur balkono en la lepsika kvartalo Lindenau.[2]
En speciala eldono aperinta je Bad Langensalza pri la koncentrejo Buchenwald, Konzentrationslager Buchenwald Weimar im April 1945 — Wer befreite Buchenwald, Möller povis liveri pruvojn ke jam antaŭ alveno de la divizio 4th Armored Division anoj de la divizio 6th Armored Division radie raportis pri Buchenwald kaj sia atingo de ĉi abomeninda loko.[3] Estis do nur ili kiuj ekigis ĉiujn postajn paŝojn por liberigi la internitojn.[4]
Jürgen Möller estas kunedza vivante en Winkelhaid.
Armehistoriaj verkoj (elekto)
Der Kampf um den Harz April 1945, Bad Langensalza: Rockstuhl, 2011, unua eldono, ISBN 978-3-86777-257-0
Endkampf an der Mulde 1945, Bad Langensalza: Rockstuhl, 2012, unua eldono, ISBN 978-3-86777-334-8
Sturmlauf von der Werra zur Saale April 1945, Verlag Rockstuhl, 2016, unua eldono, ISBN 978-3-86777-647-9
Panzerkeile auf der Thüringer Autobahn April 1945, Verlag Rockstuhl 2017, unua eldono, ISBN 978-3-86777-648-6
Der Kampf um die Thüringer Pforte April 1945, Verlag Rockstuhl 2019, 12. Band, unua eldono, ISBN 978-3-95966-109-6
Konzentrationslager Buchenwald und Besetzung von Weimar 1945, Spezialausgabe, Verlag Rockstuhl 2017, ISBN 978-3-95966-274-1
Konzentrationslager Mittelbau-Dora, Spezialausgabe, Verlag Rockstuhl 2018, ISBN 978-3-95966-390-8
2006–2008 Forward to the River Mulde – Die amerikanische Besetzung des Leipziger Südraumes im April 1945, migrantaj ekspozicioj: i.a. Pegau, Groitzsch, Zeitz, Borna, Rötha, Lützen
2010 Die Besetzung des Landkreises Querfurt – 65 Jahre Kriegsende, burgmuzeo je Querfurt,
2013 1945 - Kriegsende in Zeitz und Umgebung, Zeitz
2015 MDR-dokumentadfilmo Verlorene Väter, vergessene Väter – als die Amis an die Saale kamen
2017 War is over, Robert Capa in Leipzig, Lepsiko
2018 Die letzten Augenzeugen – Das Kriegsende im Grammetal, Produktionsberatung für den inzwischen mehrfach international preisgekrönten Dokumentarfilm[5][6]
2020 MDR–dokumentadfilmo Der Retter von Gotha – Ritter von Gadolla[7]
2020 MDR/Arte–dokumentadfilmo Die geheimen Depots von Buchenwald[8]
Honoroj
2006: Silberne Verdienstspange des Landesverbandes Bayern Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge (premio fare de societo prizorganta soldatajn tombojn)
2007: Historikerpreis Ur-Krostitzer Jahresring (mezgermanuja premio por historiistoj)