Józef Teodorowicz naskiĝis en nobela familio armendevena, setliĝinta de jarcentoj en Pollando, kiel filo de Grzegorz Teodorowicz kaj Gertruda Ohanowicz.
Li finis gimnazion en Stanisławów, poste komencis studi jurosciencon en universitato en Ĉernivco en Bukovino. Dum la studado li travivis krizon de la kredo. Post unu jaro forlasis laikajn studojn enirante Animzorgan Seminarion en Lvovo ĉe Teologia Fakultato de Lvova Universitato
Sacerdoteco
La 2-an de januaro 1887 ordiniĝis helpe de Izaak Mikołaj Isakowicz. En 1901, post morto de ĉefepiskopo Isakowicz, en la aĝo de 37 jaroj estis nomumita de lvova ĉefepiskopo laŭ armena rito
Politika kaj sendependiga agado
Li agis en multaj sociaj organizaĵoj bonfarantaj. En la jaroj 1902–1918 estis parlamentano en Landa Sejmo en Lvovo kaj Sinjor-Ĉambro en Vieno, kie defendis polajn aferojn. En 1902 ekgvidis lvovan katedralon de la armena rito. En 1905 kiel sola galiciaepiskopo engaĝiĝis pri strikoj en la lernejoj de Grandpolujo. Dum la unua mondmilito kune kun ĉefepiskopo Bilczewski energie protektis civitanojn de la lando antaŭ maljustaĵoj flanke de civilaj kaj militaraj rusaj okupaciaj regopovoj. En 1917 en la forumo de viena Sinjor-Ĉambro anoncis, ke celo de poloj estas restarigo de integra Pollando. De la komenco de novembro 1918 aktive partoprenis laborojn pri organizado de pola ŝtataneco.
Sejma prediko
La 10-an de februaro 1919 li aŭdigis faman predikon en la katedralo al Sankta Johano en Varsovio ĉe la komenco de kunsidado de Leĝdona Sejmo. Li substrekis neprecon forĵeti partiajn kaj personajn interesojn favore al laboro por komuna bono en renaskiĝanta de aneksaj dispartigoj Pollando.