Ĉi tiu artikolo temas pri politikisto, fakta ŝtatestro de la komunisma Hungario. Por informoj pri rumania hungara poeto kaj verkisto, vidu la artikolon János Bögözi Kádár.
KÁDÁR János (pron. ka’da’r ja’noŝ), origine CSERMANEK János (pron. ĉermanek ja’noŝ), li uzis tiun ĉi nomon ĝis 1945), (la 26-a de majo1912, Fiume-6-a de julio1989Budapeŝto) estis la ĝenerala sekretario de la komunista partio de Hungario inter 1956 kaj 1988 kaj estis dufoje ĉefministro -1956-1958 kaj 1961-1965.
1931: Li aniĝis al la kontraŭleĝa Hungaria Komunista Partio kaj estis pro tio arestita en tiu tempo.
Li venis el malriĉa familio, kreskis sen patro, laboris kiel riparisto de buromaŝinoj. Li aktivis kaŝe inter la du mondmilitoj por la Komunista partio, post la Dua Mondmilito partoprenis en la registaro. Pro falŝaj asertoj li estis enprizonigita (1951-1954). Li estis la ĝenerala sekretario de KP post malvenko de la Hungara revolucio de 1956 laŭ la interkonsento de Hruŝĉov soveta gvidanto kaj Tito jugoslava gvidanto (la 2-3-an de oktobro, 1956 Brijuni-insuloj). Li solidigis la politikan sistemon inter 1956-1958 (multaj arestoj, ekzekutoj, inter aliaj Imre Nagy ĉefministro). Post 1958 li evitis la konflikton kun la loĝantaro ("Kiu ne estas kontraŭ ni, estas kun ni."), Hungario iĝis la plej gaja barako malantaŭ la fera kurteno. Sed por tio necesis monego kaj la lando tre ŝuldiĝis al okcidentaj bankoj.