János Bottyán devenis el malriĉa nobela familio. Li estis komence ĉevalisto, ekde 1665soldato. Liaj rangoj rapide altiĝis. En 1685 li sin vestis en kamparanan veston kaj kaŝe li supreniris al minareto de Érsekújvár (tiam havaĵo de turka armeo) kaj ĵetis malsupren la muezinon, poste li bonŝance li atingis la aŭstran-hungaran armeon. En la sekva jaro li partoprenis en reokupo de Buda, poste li daŭre batalis kontraŭ la turkoj, en 1692 li estis kolonelo. Iom poste dum batalo unu el liaj okuloj blindiĝis. En 1699 pacaj jaroj sekvis, li retiriĝis al Esztergom, li ankaŭ mecenatis. En 1701 li ekbatalis kontraŭ la francoj, post du jaroj kontraŭ Francisko Rákóczi la 2-a. Iom poste li iĝis fidelulo, eĉ generalo de Rákóczi. Li estis entombigita supozeble en Preĝejo Vizito de Maria (Gyöngyös).
Li edziĝis en 1669, vidviĝis en 1706, samtempe li riĉiĝis pro la heredaĵo. En la sekva jaro li edziĝis al juna baronido kaj li iĝis akceptata aristokrato.