La komunumo estis parto de limes de la romianoj. La unua skriba mencio devenis el 1333. Dum la turka erao la setlejo ne senhomiĝis, poste alvenis serboj, germanoj kaj judoj. En 1730 Paks iĝis kampurbo. En 1796 kalvinana, en 1884 luterana, en 1901 katolika omaĝe al Sankta Koropreĝejoj konstruiĝis. En 1870 la urbeto iĝis distriktejo kaj post 1 jaro la titolo kampurbo ĉesis en Hungario. En 1887 okazis pramokatastrofo. En 1979 la vilaĝo urbiĝis kaj ekfunkciis atomcentralo. En 1990 novstila katolika preĝejo omaĝe al Sankta Spirito konstruiĝis el ligno.