Johann Ludwig Bach (* 4-an de februaro 1677 en Ruhla-Thal; † 1-an de majo 1731 en Meiningen), la tiel nomata "Bach de Meiningen", estis germana komponisto el la familio Bach.
Vivo
Lia patro estis la orgenisto kaj kantoro Johann Jacob Bach la 1-a (1655–1718). Ekde 1688 ĝis 1693 Johann Ludwig lernis ĉe la gimnazio en Gotha kaj studis muzikon kaj teologion. En 1699 princo Bernardo la 1-a vokis lin kiel muzikisto al la kortego de Meiningen, kie li ekde 1703 servis kiel kantoro kaj instruisto de paĝioj, ekde 1711 li estris la kortegan kapelon de Meiningen kiel kapelmajstro.
Johann Ludwig havis du filojn, nome Gottlieb Friedrich Bach (1714-1785) kaj Samuel Anton Bach (1713-1781), kiuj laboris kiel orgenistoj kaj paŝtelpentristoj en Meiningen. Iliaj idoj vivas eĉ nuntempe. De Johann Sebastian Bach (1685–1750) li estis malproksime parenca; tiu ĉi alte ŝatis lin kiel artisto.
Verkoj
El liaj verkoj nur malmultaj konserviĝis. Ke ekzistas du postlasitajn mesojn kaj ankoraŭ 24 kantatojn, dankendas al Johann Sebastian Bach, kiu en 1726 prezentis en Lepsiko 18 kantatojn de sia kuzo el Meiningen kaj novkomponis ekde 1719 sep pluajn tekstojn de la kantata jarkolekto de Meiningen el 1719.
Ne ekzistas sistema verkregistro. La verkoj estas numerataj laŭ la sinsekvo de siaj malkovrodatoj.
Ĉambromuziko
De la ĉambromuziko, kiun Johann Ludwig kiel kapelmajstro komponus grandkvante, nur konserviĝis la uverturo en G-maĵoro el 1715.
Eklezia muziko
- Missa brevis e-minora „sopra cantilena ‚Allein Gott in der Höh‘“ (16-an de septembro 1716) por soprano, aldo, tenoro, baso, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso (BWV Anh. III 166). La meso troviĝis en la postlasaĵo de Johann Sebastian Bach, de li ankaŭ devenas la komenco de la Gloria
- Meso G-maĵora (BWV Anh. III 167) por du ĥoroj kaj kontinua baso. Al la ĥoro 1 ankaŭ apartenas arĉinstrumentoj kaj fagoto, al ĥoro 2 ankaŭ 4 hobojoj, fagoto kaj Violonego (aŭtoreco necertas)
- Magnificat por 8 voĉoj
La 11 konserviĝintaj motetoj kutime estas por du ĥoroj je 4 voĉoj (SATB) kaj kontinua baso. Ili troviĝis en du kolektoj en la Herzogin-Anna-Amalia-Biblioteko:
- Das Blut Jesu Christi
- Das ist meine Freude
- Die richtig für sich gewandelt haben
- Gedenke meiner, mein Gott
- Gott sei mir gnädig (por 9 voĉoj kaj kontinua baso)
- Ich habe dich ein klein Augenblick
- Ich will auf den Herrn schauen
- Sei nun wieder zufrieden
- Unser Trübsal
- Uns ist ein Kind geboren
- Wir wissen, so unser irdisch Haus
La 18 kantatoj, kiuj Johann Sebastian Bach en 1726 prezentis en Lepsiko, kune kun ankoraŭ 5 aliaj ekleziaj kantatoj:
- Darum säet euch Gerechtigkeit
- Darum will ich auch erwählen
- Denn du wirst meine Seele nicht in der Hölle lassen (origine enprenita kiel BWV15 en la verkregistron de Johann Sebastian Bach)
- Der Gottlosen Arbeit wird fehlen
- Der Herr wird ein neues im Land erschaffen
- Die mit Tränen säen
- Die Weisheit kommt nicht in eine boshafte Seele
- Durch sein Erkenntnis
- Er machet uns lebendig
- Es ist aus der Angst und Gericht
- Gott ist unser Zuversicht
- Ich aber ging für dir über
- Ich will meinen Geist in euch geben
- Ja, mir hast du Arbeit gemacht
- Mache dich auf, werde Licht
- Siehe ich will meinen Engel senden
- Und ich will ihnen einen einigen Hirten erwecken
- Wie lieblich sind auf den Bergen
- Du sollst lieben Gott
- Es wird des Herrn Tag kommen
- Kommt, es ist alles bereit (verloren gegaan)
- Küsset den Sohn, dass er nicht zürne (fragmente konserviĝinta)
- Siehe, ich will viele Fischer ausssenden (fragmente konserviĝinta)
El la nun konataj 22 ekleziaj kantatoj de Johann Ludwig Bach Johann Sebastian Bach prezentis 18 inter februaro kaj septembro 1726 en Lepsiko. Ili apartenas al la pli malnova kantatotipo sen madrigala poeziaĵo. La tekstoj orientiĝas je la skemo
- Teksto el la Malnova Testamento – recitativo – (strofa) ario – teksto el la Nova Testamento – ario – recitativo – ĥoro – ĥoralo
La ensemblo kutime konsistas el kvarvoĉa ĥoro kaj arĉinstrumentoj, foje ankaŭ du hobojoj; unu kantato postulas ankaŭ kornojn.
Krome konserviĝis funebromuziko el la jaro 1724 por la entombigo de duko Ernesto Ludoviko. Ĝi havas nekutime abundan okupantaron: 2 kvarvoĉaj ĥoroj, 3 flutoj, 2 hobojoj, fagoto, 2 trumpetoj, timbaloj, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso.
Fontoj
- Guía de Bach, Walter Kolneder, 1982. Alianza Editorial.
- Diccionario Enciclopédico de la Música Música Maestro, Editorial Rombo, 1996, ISBN 8482579323
- Musicalia, Enciclopedia y Guía de la Música Clásica, Editorial Salvat, 1986, ISBN 84-7137-872-8
- Larousse de la musique, Librairie Larousse, 1957
Eksteraj ligiloj