Cats perdis la patrinon kiam infano, kaj kun siaj tri gefratoj estis adoptita de onklo. Li estis sendita al lernejo en Zierikzee. Poste li studis juron en Lejdeno kaj Orleano. Reveninte en Holando, li ekloĝis en Hago, kie li ekpraktikis kiel advokato. Lia pledado proparolante personon akuzitan pro sorĉistaĵo lin alportis multajn klientojn kaj certan reputacion. Proksimume tiutempe li havis seriozan amaferon, kiu estis ĉesigita precize la hieraŭan vesperon de la geedziĝo, pro terciana febro kiu rezistis al ĉiuj klopodoj resanigi lin dum du jaroj. Tial kaj por ŝanĝo de aero Cats iris Anglujon, kie li vane petis konsilon de la plej famaj fakuloj. Senespere li hejmeniris Zelandon, sed mistere estis sanigita per pulvoro de rondvojaĝanta kuracisto (certaj fontoj asertas ke tiu ĉi estis ĉarlatano). La 29-an de majo1605 Jacob Cats edziĝis en la Nova Preĝejo de Amsterdamo kun sufiĉe riĉa 26-jara damo, Elisabeth van Valckenburgh, kaj ekde tiam vivis en Grijpskerke (Veere, Zelando), kie li sin dediĉis al terkultivo kaj poezio. La patrino de Elisabeth loĝis en Antverpeno kaj estis parenca al riĉega familio Vogelaer.
La politikisto
Jam ekde 1603 Cats iĝis Middelburgano, kaj havis laboreman praktikon, ĉefe rilate malkonsentoj pri la korsareco. En decembro de 1603 li estis, kune kun Simon van Beaumont, enoficigita advokaton de la urbo. Dum la Dek-dujara Militpaŭzo (1609-1621) la korsareco ĉesis, kaj la urbaj procesoj malpliiĝis. Tiel, je la fino de 1612, Cats disponis pri ĉiom da sia mono kaj da sia tempo por la digokonstruado en la inunditaj regionoj de Zelanda Flandrujo. Malgraŭ multo da malprospero kaj da procesoj li estis iĝanta bienulo post iom da jaroj. De la 30-a de oktobro1621 ĝis la 31-a de marto1623 Cats estis Pensionano (ĉefa jura konsilisto) de Middelburg. Poste li estiĝis Pensionano de Dordrecht de 1623 ĝis 1636. En 1627 Cats misie vojaĝis Anglujon al Karlo la 1-a, kiu lin igis kavaliron. La 3-an de julio1636 Cats estis oficdonita Granda Pensionano (la plej grava ŝtatoficisto) de Holando. Al tio aldoniĝis, naŭ jarojn poste, la ofico de Granda Sigelogardisto. Ankaŭ de 1629 ĝis 1631 li jam dum mallonga tempo estis estinta Granda Pensionano. Tiun ĉi postenon Cats okupis dum dek kvin jaroj, sed sen lasi sian impreson sur ĝi. Li montriĝis kiel sufiĉe senkolora ŝtatisto. Je la fino de la Granda Kunsido la 27-an de septembro1651 li rezignis siajn oficojn. En 1657 duan fojon li estis sendita Anglujon por misio, kiu montriĝis malsukcesa, al Oliver Cromwell. Liaj "Munnikenhof" apud Grijpskerke, "Catshoeve" apud Groede (Zelanda Flandrujo), kaj antaŭ ĉio "Zorgvliet" apud Hago, ĉiuj elspiris lian inklinon al mastrumado kaj kampara vivo. Retiriĝite en siaj bienoj Cats pasigis siajn lastajn jarojn dediĉiĝante al la verkado de sia aŭtobiografio (publikigita la unuan fojon en Lejdeno en 1734) kaj de siaj versaĵoj. Jacob Cats forpasis en Zorgvliet, en la domo kiu nuntempe estas la "Cats-domo", la oficloĝejo de la premiero de Nederlando. Oni cerimoniege enterigis lin en la Haga Kloosterkerk (Monaĥejpreĝejo). En tiu ĉi preĝejo troviĝas memorigaĵo sur la loko kie estas estinta lia tombo.
La poeto
Cats estis samaĝulo de Hooft, Vondel kaj aliaj renomaj holandaj aŭtoroj el la Ora Jarcento. Sed liaj opinioj oranĝistaj kaj kalvinistaj lin restigis fore de la liberalaskolo de la amsterdamajpoetoj. Kontraue li estis amiko konfida de Constantijn Huygens, kies politikaj ideoj estis pli proksimaj al la siaj.
Kiel poeto Cats ĝuis grandan popularecon. Lia edzino profunde influis lian etikan sintenon. Ankaŭ longtempe post lia morto liaj tekstoj estis multe legataj de simplaj homoj kaj havas senescepte moralinstruan karakteron. Liaj verkoj estis penetritaj de kristanaj gvidiloj kaj valoroj. Multaj pentristoj de la 17-a jarcento inspiriĝis el la mesaĝoj de Cats. Ankaŭ en Germanujo tiutempe li estis tre ŝatata kaj jam dum lia vivo multaj barokajpoetojtradukis liajn verkojn germanen.
Ankaŭ nuntempe oni ofte citas la rimaĵojn de Cats. Unu el ili jene tekstas : Kinderen zijn hinderen - Posteuloj estas malhelpuloj.
Estante, la vortotorenteco kaj la karaktero eksmodiĝita de liaj temoj kaj stilo lin igas verkiston malfacilan, pli konatan ol legatan. En la jaro 1829 honore al Cats oni starigis statuon en lia naskiĝloko.
Verkoj
1593 - Carmen in laudem doctissimi & eximij juvenis Iohannis Antonii Amstelrodamensis
1595 - Ode epithalamia in nuptias nobilissimi iuvenis Galeni van-der-Laen ac generosae virginis Franciscae ab Hemstede
1598 - Disputatio de actionibus, compilata quasi per Saturam ex. Tit. Inst. De Actionibus