Incubus

Incubus
filmo
Produktadlando Usono
Originala lingvo Esperanto
Kina aperdato 1965
Daŭro 78 minutoj
Ĝenro horora
Kameraado Conrad Hall, William A. Fraker
Reĝisoro(j) Leslie Stevens
Produktisto(j) Anthony M. Taylor
Scenaro Leslie Stevens
Filmita en Usono
Muziko de Dominic Frontiere
Ĉefrolantoj William Shatner
Allyson Ames
Produktinta firmao Daystar
IMDb
vdr

Incubus, filmita en la jaro 1965 en Usono kaj "elfosita" pli ol 30 jarojn poste, estas verŝajne la unua horora filmo plene en Esperanto. Ĉar origine ĝi ne estis farita por esperantistoj, anglalingvaj aŭ franclingvaj (onidire ankaŭ itallingvaj) subtekstoj akompanas la dialogojn. Pro la fuŝa elparolo de la ne-Esperantistaj aktoroj, la subtekstoj estas utilaj por kompreni la dialogon de la filmo.

filmafiŝo

Rakonto

La rakonto komenciĝas en la vilaĝo Nomen Tuum ("Nomo Via" en la latina), kie estas fontano de kuraca akvo (la cervo-fontano). Multaj homoj ĝin elprovas kaj ofte ili vere spertas resaniĝon. Sed la akvo havas ankaŭ alian efikon: ĝi plibeligas homojn. Tial ne nur vunditaj kaj malsanaj personoj venas tien, ankaŭ malfortuloj kaj vantuloj kredas trovi tie ian bonŝancon. Kaj kiel loko de misteraj mirakloj la vilaĝo estas ankaŭ ejo por demonoj. Aspektante kiel belaj virinoj ili allogas degenerintajn animojn por neniigi ilin kaj transdoni ilin finfine al la Dio de la Mallumo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Foje la juna demono Kia (Allyson Ames) ekenuas pri sia tasko logi ulojn kun malforta karaktero aŭ fia moralo en la pereon. Dezirante finfine veran defion, ŝi deklaras al sia fratino Amael (Eloise Hardt): "Mi volas trovi sanktulon kaj detrui lin … igi lin plori kaj suferi kaj puŝi lin poste en la profundon de la infero… Tiam mi estos demono. Tiam mi estos la preferata filino de Dio!" Taŭga viktimo baldaŭ estas trovita: la juna soldato Marko (William Shatner), kiu kun sia fratino Arndis (Ann Atmar) venis al la fonto por kuraci siajn vundojn akiritajn dum li savis siajn kamaradojn el terura fajroŝtormo. Amael, la pli aĝa, pli sperta demono dubas, ke tia plano povas sukcesi - kaj ŝiaj zorgoj montriĝas pravaj: Kia kaj Marko nerezisteble enamiĝas unu al la alia. Por superi la potencon de la pura, kristana amo, finfine nur unu estaĵo povas helpi: la superulo Incubus (Milos Milos), la mastro el la Regno de la Mallumo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Teĥnikaĵoj

  • Film-formato: 35mm
  • Video: nigra-blanka
  • Sono: monofonia
  • Daŭro: 1 horo 18 minutoj

Produktado de Incubus

La baza temo de la filmo estas do la eterna luktado inter bono kaj malbono, lerte substrekita per akraj kontrastoj kaj nigre-blanka scenaro. Produktinte evidente per malaltaj kostoj (la tuto estis filmita dum nur 10 tagoj) kaj kun malmultaj specialaj efektoj (bizara pejzaĝo, nuboj, fumo, suneklipso) la reĝisoro Leslie Stevens (ankaŭ konata kiel produktisto de la filmserio "The Outer Limits" en la 1960-aj jaroj) kun sia teamo sukcesis krei sufiĉe harstarigan etoson, kun multaj lirikaj scenoj kaj ne tro da perforto. Spertuloj pri internacia kinarto certe rekonas en la filmo diversajn paralelojn al kelkaj verkoj de la fama svedo Ingmar Bergman kaj de la japano Kurosawa Akira. Speciale laŭdinda ĉiukaze estas la kontribuo de la kameraistoj Conrad Hall kaj William A. Fraker. Ambaŭ jam gajnis diversajn premiojn kaj Hall, cetere, eĉ ricevis Oskaron por sia laboro en la filmo American Beauty.

En la listo de la geaktoroj aperas nur ses nomoj, kaj inter ili estas unu vera stelulo: William Shatner (en la rolo de Marko), kiu poste famiĝis kiel Captain Kirk en la scienc-fikcia serio Star Trek. Ĉiuj roluloj parolas plene en Esperanto. Notinde tamen estas, ke ilia prononco vere estas aĉega, kaj tiele (almenaŭ por esperantistoj) ĝi forprenas multon de la kvalito de la filmo[1]. Eble la neglekto de tiaj "fajnaĵoj" tamen iĝos pardonebla, se oni ekkonas la motivon de la kreintoj uzi Esperanton. Leslie Stevens, kiu ankaŭ verkis la scenaron, volis krei fremdan, misteran etoson - kaj substreki tion per lingvo, kiu - li kredis - ne estas parolata de iu ajn popolo de la mondo. Por solvi la "lingvan problemon" oni komence havis la ideon, uzi ian galimatian [2] lingvaĵon, sed ion tian la geaktoroj ne volis uzi. Ĉar ankaŭ Volapuko ne plaĉis al ili, oni fine decidis, ke la fortoj de l' mallumo parolu Esperanton. Nia lingvo estas do nura stilrimedo, kaj supozeble neniu el la filmteamo tiutempe vere pensis, ke Incubus iam povus esti spektata de veraj esperantistoj.

Mortoj post la produktado kaj preskaŭa malapero de la filmo

Menciindas ankaŭ, ke la fono, la okazaĵoj malantaŭ la kulisoj de la filmo, eble estas pli hororaj, ol la verko mem. La aktorino Ann Atmar (en la rolo de Arndis) baldaŭ post la pretigo de la filmo mortigis sin. Ankaŭ Milos Milos, la prezentanto de Incubus, ne atingis altan aĝon: en 1966 li mortpafis sin mortiginte sian amatinon. Eloise Hardt (Amael) travivis familian tragedion: ŝia filino estis forrabita kaj murdita. Kaj la filmo mem post kelkaj tre sukcesaj prezentadoj pro eraro aŭ akcidento estis komplete detruita en iu laboratorio. La produktisto Anthony M. Taylor dum 30 jaroj vane serĉis restintan ekzempleron kaj en 1996 li fine eksciis pri unu lasta kopio en la arkivo de la Cinémathèque Française en Parizo. El tiu ĉi li per senlaca laboro sukcesis restarigi la filmon, tiel ke ĝi nun aĉeteblas kiel sufiĉe bonkvalita vidbendo kaj viddisko (DVD) tamen laŭformato ĝi haveblas nur por regiono 1, do por Usono kaj Kanado). Ekde aprilo 2003 DVD kun franclingvaj Subtekstoj haveblas por regiono 2.

Prezento

Foto en Ŝtata Parko Pfeiffer Big Sur, kiu respegulas la etoson de la filmo Incubus

Komenca prezento

(Originalaj ortografiaj kaj gramatikaj eraroj estas konservitaj)

DAYSTAR prezentas Leslie Stevens' INCUBUS

stelumantaj

  • William Shatner
  • Allyson Ames
  • Eloise Hardt
  • Robert Fortier
  • Ann Atmar
  • kaj Milos Milos


  • Ĉefa Fotografisto: Conrad Hall
  • Kontrolist-filma Eldonista: Richard K. Brockway
  • Sub-Direktore: Maurice Vaccarino
  • Son Produktisto: Arthur J. Cornwall
  • Son Aranĝisto: Jay Ashworth
  • Fotograf-Teknikisto: Charles Rosher
  • Musik-Eldonisto: John Caper, Jr.
  • Tekst-controlisto: Mary Chaffee
  • Ŝminkisto: Fred B. Phillips
  • Ĉefa-Elektristo: Norman McClay
  • Kostumisto: T. Butler
  • Akcesoraĵisto: Ted Mossman
  • Ĉefa-Laboristo: John W. Jackson
  • Transportado: Richard Margrave
  • Italaj Sub-Titoloj: Paolo Cossa


Fotografita en Pfeiffer Big Sur Ŝtata Parko, California

© MCMLXV Daystar - Contempo III - All Rights Reserved

Laboratorio kaj optikaj efekto - Consolidated Film Industries

Daystar Musik-Produktisto: Dominic Frontiere

Produktisto: Anthony M. Taylor

Dua Produktisto: Elaine Michea

Verkita kaj direktita de: Leslie Stevens

Fina prezento


fino

Referencoj

  1. El esperanto y el cine
  2. Laŭ PIV2020 galimati/o. Konfuzega, sensenca, tute nekomprenebla diraĵo aŭ skribaĵo: via galimatio tute min ne blindigis! Z.

Vidu ankaŭ

Jen la Jutubo-filmo "Incubus"

  • kun la anglalingvaj subtekstoj: [1]
  • kun la hispanlingvaj subtekstoj: [2]

Eksteraj ligiloj

  1. https://www.youtube.com/watch?v=LHUfHj2lTaM&feature=youtu.be
  2. https://www.youtube.com/watch?v=ZjkPNTruhTc

Read other articles:

مديرية الدريهمي  - مديرية -  موقع المديرية في محافظة الحديدة تقسيم إداري البلد  اليمن[1] المحافظة محافظة الحديدة خصائص جغرافية إحداثيات 14°30′00″N 43°10′00″E / 14.5°N 43.16667°E / 14.5; 43.16667 المساحة 695 كم² الارتفاع 27 متر  السكان الكثافة السكانية 79.15 نسمة/كم2...

 

 

Peluruhan inti kaya proton A menghasilkan inti anak B dalam keadaan tereksitasi B melalui emisi β+ atau penangkapan elektron (electron capture, EC). Kondisi tereksitasi yang terletak di bawah pemisahan energi untuk peluruhan proton (Sp) melalui emisi γ terhadap keadaan dasar anak B. Untuk keadaan tereksitasi yang lebih tinggi, terdapat jalur peluruhan kompetitif emisi proton menjadi cucu C, yang disebut emisi proton β-tertunda. Emisi proton (dikenal juga sebagai radioaktivitas proton) adal...

 

 

Gereja Maria Bunda Pertolongan Abadi, BinjaiLokasiPastoran Katolik, Jl. Sukarno Hatta 178, Binjai 20731 BinjaiDidirikan1 Januari 1980[1]AdministrasiKeuskupanAgung MedanImam yang bertugaspastor ProjoParokialStasi27[1]Catatan Pendirian: Sebelumnya di Paroki Katedral Medan[1] Paroki Bunda Pertolongan Abadi, Binjai adalah paroki di bawah Keuskupan Agung Medan terletak di Binjai, Sumatera Utara Sejarah Bagian ini memerlukan pengembangan. Anda dapat membantu dengan mengemban...

American college football season 1984 Florida Gators footballSEC champion (vacated)ConferenceSoutheastern ConferenceRankingCoachesNo. 7APNo. 3Record9–1–1 (5–0–1 SEC)Head coachCharley Pell (6th season; first 3 games)Galen Hall (interim; final 8 games)Offensive coordinatorGalen Hall (1st season)Defensive coordinatorJoe Kines (4th season)Home stadiumFlorida FieldSeasons← 19831985 → 1984 Southeastern Conference football standings vte...

 

 

Pour les articles homonymes, voir Hauteville. Hauteville-Lompnes La mairie d'Hauteville-Lompnes. Blason Logo Administration Pays France Région Auvergne-Rhône-Alpes Département Ain Arrondissement Belley Statut Commune déléguée Maire délégué Mandat Didier Bourgeais 2020-2026 Code postal 01110 Code commune 01185 Démographie Gentilé Hautevillois Population 3 637 hab. (2020 ) Densité 72 hab./km2 Géographie Coordonnées 45° 58′ 45″ nord, 5° 36�...

 

 

Voce principale: 1. Fußball-Club Nürnberg Verein für Leibesübungen. 1. Fußball-Club Nürnberg Verein für LeibesübungenStagione 2019-2020Sport calcio Squadra Norimberga Allenatore Damir Čanadi (1ª-12ª) Marek Mintál (13ª) Jens Keller (14ª-34ª) All. in seconda Fabian Gerber Ahmet Koc Marek Mintál 2. Bundesliga16º posto Coppa di GermaniaSecondo turno Maggiori presenzeCampionato: Behrens (34)Totale: Behrens (38) Miglior marcatoreCampionato: Hack (10)Totale: Hack (10) StadioMa...

イスラームにおける結婚(イスラームにおけるけっこん)とは、二者の間で行われる法的な契約である。新郎新婦は自身の自由な意思で結婚に同意する。口頭または紙面での規則に従った拘束的な契約は、イスラームの結婚で不可欠だと考えられており、新郎と新婦の権利と責任の概要を示している[1]。イスラームにおける離婚は様々な形をとることができ、個�...

 

 

Japanese manga artist (born 1945) Go Nagai永井豪Go Nagai at Japan Expo in 2008BornKiyoshi Nagai (永井潔, Nagai Kiyoshi) (1945-09-06) September 6, 1945 (age 78)Wajima, Ishikawa, JapanNationalityJapaneseOccupationManga artistKnown for Cutie Honey Devilman Violence Jack Harenchi Gakuen Mazinger Z Grendizer Steel Jeeg Getter Robo Demon Lord Dante Dororon Enma-kun RelativesYasutaka Nagai (brother)Awards4th Kodansha Manga AwardShōnen: Susano Oh25th Japan Movie Critics Awards: Diamo...

 

 

この項目には、一部のコンピュータや閲覧ソフトで表示できない文字が含まれています(詳細)。 数字の大字(だいじ)は、漢数字の一種。通常用いる単純な字形の漢数字(小字)の代わりに同じ音の別の漢字を用いるものである。 概要 壱万円日本銀行券(「壱」が大字) 弐千円日本銀行券(「弐」が大字) 漢数字には「一」「二」「三」と続く小字と、「壱」「�...

Северный морской котик Самец Научная классификация Домен:ЭукариотыЦарство:ЖивотныеПодцарство:ЭуметазоиБез ранга:Двусторонне-симметричныеБез ранга:ВторичноротыеТип:ХордовыеПодтип:ПозвоночныеИнфратип:ЧелюстноротыеНадкласс:ЧетвероногиеКлада:АмниотыКлада:Синапси...

 

 

土库曼斯坦总统土库曼斯坦国徽土库曼斯坦总统旗現任谢尔达尔·别尔德穆哈梅多夫自2022年3月19日官邸阿什哈巴德总统府(Oguzkhan Presidential Palace)機關所在地阿什哈巴德任命者直接选举任期7年,可连选连任首任萨帕尔穆拉特·尼亚佐夫设立1991年10月27日 土库曼斯坦土库曼斯坦政府与政治 国家政府 土库曼斯坦宪法 国旗 国徽 国歌 立法機關(英语:National Council of Turkmenistan) ...

 

 

Parasitic disease of fish Oodinium, a genus of parasitic dinoflagellates, causes velvet disease in fish Velvet disease (also called gold-dust, rust and coral disease) is a fish disease caused by dinoflagellate parasites of the genera Amyloodinium in marine fish, and Oodinium in freshwater fish. The disease gives infected organisms a dusty, brownish-gold color. The disease occurs most commonly in tropical fish, and to a lesser extent, marine aquaria.[1] Periodic use of preventive treat...

المكتب الأسترالي للإحصاء ABS   تفاصيل الوكالة الحكومية البلد أستراليا  الاسم الكامل المكتب الأسترالي للإحصاء تأسست 8 ديسمبر 1905 المركز كانبرا، أستراليا الإحداثيات 35°14′26″S 149°04′05″E / 35.240606°S 149.06806°E / -35.240606; 149.06806   الموظفون 3,055 (2013)[1] الإدارة موقع الويب...

 

 

Galveston County, TexasGalveston County Courts Building SealLokasi di negara bagian TexasLokasi negara bagian Texas di Amerika SerikatDidirikan1838SeatGalveston, TexasWilayah • Keseluruhan873 sq mi (2.261 km2) • Daratan398 sq mi (1.031 km2) • Perairan474 sq mi (1.228 km2), 54.35%Populasi • (2010)291.309 • Kepadatan732/sq mi (283/km²)Situs webwww.co.galveston.tx.us County Galveston ad...

 

 

هذه المقالة تحتاج للمزيد من الوصلات للمقالات الأخرى للمساعدة في ترابط مقالات الموسوعة. فضلًا ساعد في تحسين هذه المقالة بإضافة وصلات إلى المقالات المتعلقة بها الموجودة في النص الحالي. (نوفمبر 2019) كأس الاتحاد الإنجليزي 2015–16 تفاصيل الموسم كأس الاتحاد الإنجليزي  النسخة 135&#...

Head of the Catholic Church from 1963 to 1978 Pope SaintPaul VIBishop of RomeOfficial portrait, 1969ChurchCatholic ChurchPapacy began21 June 1963Papacy ended6 August 1978PredecessorJohn XXIIISuccessorJohn Paul IOrdersOrdination29 May 1920by Giacinto GaggiaConsecration12 December 1954by Eugène TisserantCreated cardinal15 December 1958by John XXIIIPersonal detailsBornGiovanni Battista Enrico Antonio Maria Montini(1897-09-26)26 September 1897Concesio, Brescia, Kingdom of ItalyDied6 Au...

 

 

هذه المقالة تحتاج للمزيد من الوصلات للمقالات الأخرى للمساعدة في ترابط مقالات الموسوعة. فضلًا ساعد في تحسين هذه المقالة بإضافة وصلات إلى المقالات المتعلقة بها الموجودة في النص الحالي. (مارس 2019) هذه المقالة يتيمة إذ تصل إليها مقالات أخرى قليلة جدًا. فضلًا، ساعد بإضافة وصلة إ�...

 

 

Fokker GI adalah pesawat tempur berat bermesin ganda yang diproduksi Belanda. Pesawat ini sebanding dalam ukuran dan peran dengan pesawat Jerman Messerschmitt Bf 110 dan de Havilland Mosquito milik Inggris. Meskipun diproduksi sebelum Perang Dunia II, pengenalan tempurnya datang pada saat Belanda diserbu. Beberapa G.1 yang dihimpun ke dalam layanan yang mampu mencetak beberapa kemenangan, tetapi akhirnya pesawat tersebut ditarik dari operasi, dan sisa proses produksi diambil alih oleh Luftwa...

American animated television series Go, Dog. Go!Season 1 promotional posterBased onGo, Dog. Go!by P. D. EastmanDeveloped byAdam PeltzmanVoices of Michela Luci Callum Shoniker Theme music composerPaul BuckleyOpening themeGo, Dog. Go! by Paul Buckley, Reno Selmser and Zoe D'AndreaComposerPaul BuckleyCountry of origin United States Canada Original languageEnglishNo. of seasons4No. of episodes40 (75 segments)ProductionExecutive producers Adam Peltzman Lynn Kestin Sessler (seasons 1–3) Chris Ang...

 

 

砍殺遊戲(Hack and slash,或稱“劈砍遊戲”)遊戲進行方式強調於戰鬥過程,這種遊戲只有簡單的故事和目標而已。在現代的電子遊戲裡,此語詞代表了以武器對砍的遊戲。在其它使用下就比較廣闊,徒手或者使用任何武器進行多人攻擊的遊戲都可以列在這個種類下。[1] 來源 此遊戲模式來源為龍與地下城和多人連線遊戲類似的桌上角色扮演遊戲。遊戲進行方式因強調�...