Papavo estas pioniraspecio kies semoj povas resti dum jaroj sur la tero kaj ekfloras nur kiam ĉiuj aliaj ĉirkaŭaj plantoj estas for, ekzemple kiam la grundo estas trafosita kaj miksita kun ŝtonaĵoj. Tia estis la situacio en la tranĉeoj dum la Unua Mondmilito kaj McCrae certe vidis multajn papavojn florantajn verkante la poemon.
Estas ankoraŭ alia signifoj de la papavoj. Iuj specioj estas uzataj por produkti opion kaj morfinon. Morfino estas dormiga kaj analgeza drogo, uzita por mildigi la doloron de la vunditaj soldatoj.
Krome, la aspekto de la floro estas simbola: la petaloj estas ruĝaj kiel la sango de la viktimoj, la interno estas nigra, koloro de funebro kaj en la kerno videblas krucformo, nome kristanasimbolo.
Bibliografio
VERLEYEN, Herwig, In Flanders Fields: het verhaal van John McCrae, zijn gedicht en de klaproos, De Klaproos, 1992. ISBN 90-5508-001-2 (en la nederlanda lingvo; Esperanta versio En flandraj kampoj aperis en 2015 ĉe Flandra Esperanto-Ligo).