Imre Halmai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Halmai Imre estis hungara aktoro, teatrestro. Liaj originaj familiaj nomvariantoj estis Vizsalyi, Vizsai, Vizsay, Visai [viĵaji], lia posta familia nomvarianto estis Halmay.
Imre Halmai[1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1848 en Pest (urbo), li mortis la 24-an de januaro 1940 en Vál.
Biografio
Imre Halmai kantis en koruso de Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1872-1876, dum li akiris aktoran diplomon en 1876 en la teatra aktorlernejo. Li komencis sian aktoran karieron en teatra trupo de Ignác Krecsányi, li pasis tie jardekon. Inter 1888–1908 li estis teatrestro havanta migran trupon, poste li pensiuliĝis. Lia trupo estis en Szatmár (1888, 1897); Zombor (1889); Miskolc (1890–1893); Kassa (1893); Szabadka (1894–1897); Szentes (1898); Nagykanizsa (1899); Székesfehérvár (1900–1902); Lőcse (1902); Igló (1903–1905); Érsekújvár (1905); Kunszentmárton (1907). Li edziĝis en 1877.
Liaj teatraj roloj (elekto)
Lia libro
- Tanulmányok az eredeti és külföldi drámairodalom néhány jelesebb termékéről (1876)
Elektitaj trupanoj
Fontoj
Referencoj