La Partenono
Helena civilizo (1450 a.K. - 300 p.K.) estas la antikva greka civilizo , kiu evoluis ĉirkaŭ la Egea Maro post la Troja Milito . Ĝi estis disvastigita de Baktrio ĝis Hispanio , de Britio ĝis Egipto , per la imperioj de Aleksandro la Granda kaj Romio . Ĝi estas la civilizo de Homero , Herodoto , Sofoklo , Platono , Aristotelo , Eŭklido ,
Arkimedo , Cezaro , Kleopatra , Plutarko , Marko Aŭrelio , Ptolemeo , Galeno , Plotino , ktp. Ĝia belarto , literaturo , filozofio kaj matematiko estis tre alta, sed antaŭ la romia imperio , ĝi estis civilizo tre sanga kaj malstabila politike.
Helena civilizo estas la ido de la minoa civilizo kaj la
patrino de okcidenta kaj ortodoksa civilizo , kiuj esence estas kristanigitaj (kaj poste modernigitaj ) versioj de helena civilizo.
De -1000 ĝis -500 , ĝi disvastiĝis per koloniado al Sicilio kaj suda Italio . En tiu tempo, la etruskoj en norda Italio heleniĝis kaj helenigis Romon .
De -500 al 100 , la imperioj de la grekoj kaj romianoj disvastigis la civilizon de Hispanio ĝis Baktrio.
Dum la jaroj 100-800, kristanismo transformis la civilizon al iu nova en Eŭropo , kaj islamo forviŝis ĝin el Azio kaj norda Afriko.
Kvankam la civilizo estas delonge mortinta, ĝi daŭras kiel modelo kaj inspiro al la Okcidento per helenismo . Pro tio, okcidentuloj iafoje nomas la civilizon klasika .
origino Egea Maro , ĉ -1450 el
minoa civilizo
daŭro -1450 al 300
loko la landoj konkeritaj
de Aleksandro la Granda kaj Romio :
okcidenta Eŭropo ,
la mediteranea baseno,
Mezopotamio ,
Persio ,
Baktrio .
urboj
Ateno ,
Sparto ,
Miceno ,
Argo ,
Bizanco ,
Mileto ,
Efezo ,
Sirakuzo ,
Aleksandrio ,
Antioĥio ,
Korinto ,
ktp
lingvo greka lingvo ,
latina lingvo
skribo greka skribo
mezuro greka mezuro
kalendaro atena kalendaro ,
makedona kalendaro
erao olimpiado
numeraloj grekaj numeraloj
ideologio /religio
greka religio ,
greka filozofio
novigoj
aksiomo ,
atomo ,
demokratio ,
Dialektiko ,
eŭklida geometrio ,
falankso ,
filozofio ,
fiziko ,
historio ,
kodekso ,
legio ,
logiko ,
mekaniko ,
metafiziko ,
arta nudeco
olimpiko ,
pergameno ,
retoriko ,
scienco ,
tragedio ,
vokala litero ,
ktp
Vidu ankaŭ: greka mitologio