Kahlau post la lernado elprovis sin kiel helplaboristo en diversaj okupoj. En la jaro 1949 li ekloĝis en Berlino. De 1953 ĝis 1956 li studis tie, interalie ĉe Bertolt Brecht. Ekde 1956 li plene vivtenis sin de la verkado.
Dum la epoko de la GDR li estis membro de la gvidanta partio SED. De 1970 ĝis 1980 li gvidis la PEN-sekcion de GDR. Krome li engaĝiĝis en la verkista asocio de sia lando.
Honorata per diversaj literaturpremioj (1963: Heinrich-Heine-Preis, 1972: Lessing-Preis der DDR k.a.), li estas rigardata unu el la plej multe legataj germanaj lirikistoj de la nuntempo.
Listo de verkoj
Hoffnung lebt in den Zweigen der Caiba (poemoj, 1954)