Hans GRIMM (22a de Marto 1875 – 29a de Septembro 1959) estis germana verkisto.[1] La titolo de lia romano de 1926 nome Volk ohne Raum (Popolo senspaca) iĝis politika slogano de la ekspansiisma naziisma koncepto Lebensraum.
Lia patro estis fakulo, koloniisto kaj aktivulo de la Nacia Liberala Partio en la Parlamento de Prusio. Hans ekstudis Literaturon kaj Francan en la Universitato de Laŭzano, sed poste pro premo fare de sia patro li lasis universitaton en 1895 kaj eniris en negocoj por germana kompanio en Britio kaj poste en Sudafriko (1897 ĝis 1911). Tiu sperto rezultis en la verkado de Volk ohne Raum kiu iĝis sukceso en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, kontribuis al la ascendo de Naziismo kaj estis furorlibro (500 000 venditaj ekzempleroj ĉirkaŭ 1943). Tamen li verkis ankaŭ aliajn verkojn.
Kelkaj verkoj
Fikcio:
- Südafrikanische Novellen, 1913
- Der Gang durch den Sand, 1916
- Die Olewagen-Saga, 1918
- Der Richter in der Karu und andere Novellen, 1926
- Volk ohne Raum, 1926
- Die dreizehn Briefe aus Deutsch Südwestafrika, 1928
- Das deutsche Südwester-Buch, 1929
- Was wir suchen ist alles. Drei Novellen, 1932
- Der Ölsucher von Duala. Ein afrikanisches Tagebuch. 1933
- Lüderitzland. Sieben Begebenheiten, 1934
publikigitaj postmorte:
- Kaffernland. Eine deutsche Sage, 1961 (verkita en 1911-15)
- Heynade und England, 1969/70 (verkita en 1937-45)
Ne-fikcio:
- Englische Rede: wie ich den Engländer sehe [The Englishman as I see him], 1938 (publikigita en angla kaj germana)
- Die Erzbischofsschrift. Antwort eines Deutschen, 1950 (publikigita en angla traduko fare de Lyton Hudson kiel Answer of a German: an open letter to the Archbishop of Canterbury, 1952
- Warum, woher aber wohin? 1954
Notoj