György Székely [djordj sEkej], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Székely György, estis hungara kemiisto, filozofo, altlerneja instruisto. Lia pseŭdonimo estis Georg Kühlewind.
György Székely[1] naskiĝis la 6-an de marto 1924 (nun 1924-03-06) en Budapeŝto, li mortis la 15-an de januaro 2006 en Budapeŝto.
Biografio
György Székely devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1942, post jaro li akiris teksistan licencon. Iom poste li estis trudlaboristo pro la kontraŭjudaj leĝoj, eĉ li estis kaptito en Buchenwald. Li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1950. Post la diplomo li estis asistanto en Teknikuniversitato de Budapeŝto, lektoro (1959–1966), fine docento ĝis 1981. Intertempe li esploris en Orienta Berlino (1957), li studvojaĝis en Ĉinio en 1960, li estis stipendiulo en Romo (1962–1963), fine li kandidatiĝis en 1964 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia esplora areo estis la koloida kemio, la fizika adsorbado, la aplikiĝeblecoj de gaskromatografio kaj heterogena katalizo.
Depost sia emeritiĝo li okupiĝis nur pri filozofio, kiel adepto de Rudolf Steiner. li verkis germane 25 filozofiajn librojn, sed ili estis tradukitaj al pluraj lingvoj. Li ankaŭ prelegis kaj faris seminariojn.
Li edziĝis en 1945, lia edzino naskis 3 gefilojn inter 1949-1963.
Elektitaj kontribuoj
- Pozitív brómionok kimutatása. (kunaŭtoro, ankaŭ angle)
- Gaskromatographische Untersuchungen. (kunaŭtoro, 1958)
- A gőzadszorpció mechanizmusáról. (disertaĵo, 1963)
- Oxidation of Oxylene in a Catalyst Lined Tube Reactor. (kunaŭtoro, 1973)
- Kolloidika. 2. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1984; 2-a eldono: 1988, poste represoj ĝis 1998)
- A normálistól az egészségesig. A tudat higiéniája. (tradukaĵo el la germana, 1991)
- A hetedik nap vége. Az intuitív gondolkodás tapasztalatai és konzekvenciái. (tradukaĵo el la germana, 2004)
- A Logosz szolgál. Az ember mint szó és beszéd. (tradukaĵo el la germana, 2014)
Fontoj
Referencoj