En 1685 li publikigis siajn unuajn verkojn por violonĉelo, kaj du jarojn poste li estis violonĉelisto en Sankta Petronio de Bolonjo. Li eniris en la Filharmonia Akademio kaj en 1688 li estis kapelmajstro de Sankta Giovanni in Monte. Poste li forlasis Bolonjon kaj translokiĝis al Romo, kie li loĝis dum kvar jaroj. En 1700 li estis nomumita komponisto de la Imperia Kortego de Vieno kaj estis invitita al Berlino fare de la reĝino Sofia Ĉarlota de Hanovro. Restinte dum kelkaj jaroj en Italio, li foriris al Londono, kie liaj operoj jam estis famaj. Li estis protektita de la duko de Marlborough kaj estis rivalo de Händel. Skandalo, en kiu oni akuzis lin je plagiato, devigis lin forlasi Anglion en 1727 kaj, post kelkaj turneoj de koncertoj en Parizo kaj Lisbono, li retiriĝis al Vieno kie li mortis malriĉa.
Verkoj
Instrumenta muziko: Trattenimenti da camera a tre, concerti, sinfonie, duetti.
Voĉa muziko: Anthem fúnebre (1722), Te Deum (1748); oratorioj, inter ili San Nicola de Bari (1699) kaj La Conversione di Maddalena (1701).