Germana Borso (germaneDeutsche Börse AG, prononco laŭ sistemo IFA ˈdɔʏtʃə ˈbœʁzə) estas germana firmao ofertanta vendoplacon por la komerco de akcioj kaj aliaj valorpaperoj. Ĝi ankaŭ estas provizanto de financaj transakciaj servoj. La firmao donas al kompanioj kaj investistoj aliron al la tutmondaj kapitalomerkatoj. Ĝi estas akcia kompanio kaj estis fondita en 1992. La sidejo estas en Frankfurto ĉe Majno, kun granda kroma oficejo en la proksima antaŭurboEschborn. En decembro 2010, la pli ol 765 kompanioj listigitaj havis kombinitan merkatan kapitaligon de 1 400 miliardoj da Eŭroj. La 1an de oktobro 2014, Deutsche Börse AG iĝis la 14-a anoncita membro de la iniciato pri Daŭripovaj Borsoj de la Unuiĝintaj Nacioj.
Inter la multaj laborantoj de la Germana Borso ekde la jaro 2018 ankaŭ estas la eksa esperantisto Ernst Bünemann.