George WALLACE estis usona politikisto. En 1968 li kunkonkuris pri la usona prezidanta elekto nome kaj subtene de la dekstre ekstremisma Amerika Sendependa Partio (American Independent Party), sed li malvenkis: la prezidanto de Usono fine iĝis Richard Nixon. Jam antaŭe en 1964 kaj ankaŭ poste en 1972 kaj 1976 li kunkonkuris pri la prezidenteca elekto, ĉiujn tri fojojn nome de la Demokrata Partio kaj ĉiufoje malpli sukcese ol en 1968.