Friedrich August Eckstein

Friedrich August Eckstein, filologo

Friedrich August ECKSTEIN (naskiĝinta la 6-an de majo 1810 en Halle, mortinta la 15-an de novembro 1885 en Lepsiko) estis germana klasika filolgo kaj politikisto.

Studinte inter 1827 kaj 1830 en Halle, li fariĝis instruisto en 1831 ĉe mezlernejo (Hauptschule), en 1839 supera instruisto ĉe Paedagogium en Halle. De 1842 li estis rektoro de Hauptschule kaj de 1849 paralele vicrektoro de Franckesche Stiftungen.

En 1863 li nomumiĝis lernejestro de Thomas-lernejo Lepsiko kaj paralele eksterorda profesoro pri klasika filologio ĉe la universitato de Lepsiko. En 1865 li ekgvidis la filologian sekcion de la pedagogia seminario. Sed en 1881 li retiriĝis de lernejaj taskoj.

Inter 1849 akj 1851 kaj inter 1858 kaj 1860 li estis deputito en la dua ĉambro de la Prusuja parlamento. De lia verkado menciindas eldonoj de Tacito, Neposo, Fedro kaj Horaco por lerneja uzo kaj ellaboraĵoj pri la historioj filologia kaj pedagogia. Jenas du gravaj: »Nomenclator philologorum« (Lepsiko 1871; etbiografioj de filologoj) kaj »Lateinischer Unterriĉt« (Lepsiko 1882; el »Enzyklopädie« de Karl Adolf Schmid); ellaborite aperis ili sub la titolo »Der lateinische und griechische Unterricht« ( eldonis Heinrich Heyden, Lepsiko 1887).

Fonto

"Eckstein" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 5, Lepsiko 1906, p. 357

Eksteraj ligiloj