Franz Itting

Franz ITTING (naskiĝinta la 11-an de septembro 1875 en Saalfeld, mortinta la 21-an de majo 1967 en Ludwigsstadt) estis germana industria pioniro.

Jam an la 1909-a jaro Itting konstruigis en Probstzella centralon (ekfunkcio en la 2.9.1909). Tie li havis bonegan renomon pro efika sociala engaĝiĝo. Inter 1925 kaj 1927 li starigis popoldomon Haus des Volkes, arkitekturan juvelaĵon kiel kulturan centron de tuta regiono. Tiumaniere ĉiuj sociaj klasoj povis ĝui kulturaĵojn altkvalitajn.

Dum la nazia tempo li subpremiĝis pro nekaŝita socialdemokrateco. Oni kromnomiĝis lin Roter Itting kaj arestis lin. Post fino de la Dua mondmilito li taksiĝis fifama kapitalisto kaj estis arestita denove en 1948. Post liberiĝo oni senproprietigis lin kaj la familianojn; sekve la Itting-oj transloĝiĝis al najbara Ludwigsstadt al Bavarujo.

En 2002 la ĵurnalisto Roman Grafe rememorigas onin pri ĉi interesa industriulo kaj viktimo de du diktaturoj en la libro Die Grenze durch Deutschland (studa eldono, Siedler 2005). Tri jarojn pli malfrue Grafe kreis dokumentadan filmon Mehr Licht. Das Lebenswerk des Franz Itting (D 2005/MDR 2007). En 2012 li publikigis samtitolan biografion kaj instalis (de 2014) en la menciita popoldomon etan muzeon ĉi-temare.

La firmao de Itting konstruigis la turan skeleton de Turingia Belvedero en 1963, sur monto apud Lauenstein.

Honoroj

  • 1955: Verdienstkreuz am Bande (meritkruco de la Federacia Respubliko Germanujo)

Literaturo

  • Roman Grafe: Mehr Licht. Das Lebenswerk des „Roten Itting“. Mitteldeutscher Verlag Halle (Saale) 2012, ISBN 978-3-89812-941-1

Eksteraj ligiloj