Francesco d'Accorso estis itala juristo kaj beletristo, filo de la renoma glosisto Accursio da Bagnolo (1184-1263), kaj profesoro en la Universitato de Bolonjo kie li estis bonsukcesa kiel lektoro pri juro. Li estis lernanto de Azzone da Bologna (1150-1225). Invitita de la angla reĝo Eduardo la 1-a li instruis en la Universitato de Oksfordo inter 1273 kaj 1281.
Biografio
Li entreprenis la grandan laboron aranĝi en unu korpuson la preskaŭ sennombrajn komentojn kaj rimarkojn pri la Kodo, la Institutoj kaj la Digestoj, kies konfuzita disvastigo inter la verkoj de malsamaj verkistoj kaŭzis multe da obskureco kaj kontraŭdiro. Tiu ĉi kompilaĵo, portanta la titolon "Glossa ordinaria sive magistralis", sed kutime konata kiel la "Granda Glosaro", kvankam verkita en la barbara latina, havas pli da metodo ol tiu de iu antaŭa verkisto pri la temo. Ĝia plej bona eldono estas tiu de Denis Godefroi (1549-1621), publikigita ĉe Liono, en 1589, en 6 volumoj.
Kiam Accursius estis dungita por ĉi tiu laboro, estas dirite ke, aŭdante pri simila proponaĵo kaj komencita de Odofredo Denari (1200-1265), alia juristo de Bolonjo, li ŝajnigis maldisponon, interrompis siajn publikajn prelegojn kaj enfermis sin, ĝis kiam kun granda rapido li sukcesis plenumi sian dezajnon. Accursius estis tre laŭdita de la propraj juristoj kaj de la tuj sekva epoko, kaj li eĉ estis nomita la idolo de la jurkonsultistoj, sed tiuj de pli postaj tempoj formis multe pli malaltan takson de liaj meritoj.
Ne povas esti dubo, ke li malĉifris la sencon de multaj leĝoj kun multe da lerteco, sed estas same nekontesteble, ke lia nescio pri historio kaj antikvaĵoj ofte kondukis lin en absurdaĵojn, kaj estis la kaŭzo de multaj difektoj en liaj klarigoj kaj komentarioj. Li mortis en Bolonjo en 1260. Lia majoratulo Franciscus Accursius (1225-1293), kiu ankaŭ plenigis la katedron de juro en Bolonjo, estis invitita al Oksfordo fare de reĝo Eduardo la 1-a, kaj en 1275 aŭ 1276 faris prelegojn pri juro en la angla universitato.