Corpus iuris civilis estas resumo de la plej gravaj leĝolibroj de la romiajleĝoj. Laŭ komisio de Justiniano la 1-a ili faritis. Sed la nomo estas nur de 1583.
Priskribo
Temas pri la plej grava enkodeksigo de romia leĝaro; ĝi iĝis modelo por multaj landoj enhavante ĉefe privatajn leĝojn. Jen la diversaj partoj de ĝi:
Institutiones (lernolibro kvarparta kun leĝa aŭtoritato)
Digesta aŭ Pandectae (kolektitaj tekstoj gravaj de juristoj, en 50 libroj)
Codex Iustinianus
Novellae (postaj aldonitaĵoj)
Ĉefkompilinto estis Triboniano, ministro pri justico. Li ne nur elektis la kunlaborantojn sed ankaŭ ege influis la enhavon de la verko. La ĉefa parto (=Digesta/Pandectae) refaritis fare de komisiono konsistanta el 17 membroj ene de nur tri jaroj, de 530-533. Ilia ĉefa tasko estis editori resumitaĵojn de klasikaj juristoj. Sendube ankaŭ nuntempe ili estas la ĉefa fonto pri romia juro por ni.
Prilaboro de la tuto iĝis ekde la 12-a kaj la 13-a jarcentoj fare de italoj, kiuj ankaŭ adoptis multon al modernaj tempoj; finfine en la 14-a jarcento faritis granda revizio (i.a. far Bartolo kaj Baldo) por taŭgigi ĉion denove. Nur tia versio iĝis modeldona por ŝtatoj norde de la Alpoj.